De nepo al patro: junulo eksoficiĝas por flegi sian Alzhejmeran avinon
Mariane de Oliveira
Marto 15, 2016 | Marde | 9h49m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Ricevi la informon, ke familiano havas Alzhejmeron ne estas facile; fakte, multaj estos la defioj kaj ŝanĝoj trapasataj de la familio dum la malsano progresos. Trakti ĝin bonhumore kaj malpeze estis la strategio uzata de brazila junulo Fernando Aguzzoli, kiu decidis interrompi sian kurson ĉe filozofia fakultato kaj la projekton fondi sian propran firmaon, por dediĉi sin ekskluzive al sia avino, aŭ avinjo Nilva, kiel li kareseme nomis ŝin. Li tiam estis 22-jara.
Legu ankaŭ
“Komence mi opiniis, ke temas pri io simila al memorperdo, forgesemo. Mi esploris la aferon, kaj trovis, ke ĝi estas io multe pli serioza. Tio efektive timigis min, sed ŝi daŭre estis mia avino”, li rakontis al la revuo Bona Volo. La kialon por trakti la malsanon pozitive li mem klarigas: “Mi freneziĝus, se mi prenus la malsanon serioze, ĉar ĝi estas tre aĉa kaj peza. Elektinte sintenon, laŭ kiu malpezeco kaj bonhumoro regus, ĉio eblus — miaj gepatroj kaj mi ne freneziĝus, kaj mia avino multe ridegus dum la restanta tempo de nia vojaĝo”.
Dum ses jaroj li kunvivis kun avinjo Nilva kaj Alzhejmero. La spertoj travivitaj, jen neordinaraj, jen dramaj, kaj la lecionoj lernitaj dum tiu periodo inspiris al li la kreon de paĝo ĉe socia reto. La sukceso de liaj raportoj pri sia iom nekutima rutino kaj pri liaj interparoladoj kun la avino estis tiel granda, ke ĝi rezultigis la libron Kiu, mi? Unu avino. Unu nepo. Multaj vivlecionoj!.
Dum tiu periodo, la rilato inter nepo kaj avino ankoraŭ pli proksimiĝis: “Alzhejmero, en multaj familioj, venas por unuigi ilin. Mia avino kaj mi ĉiam estis proksimaj kaj ankaŭ grandaj amikoj, sed, depost ŝia malsaniĝo, ni fariĝis pli bonaj amikoj, kaj, pli malfrue, ni konstruis rilaton similan al tiu inter patro kaj filino”, diris Aguzzoli.
En decembro 2013, s-ino Nilva ne postvivis urininfekton, nelonge antaŭ ol ŝi fariĝus 80-jara. Feliĉa pro la oportuno prizorgi tiun, kiu lin prizorgis, Fernando lasas mesaĝon al ĉiuj, kiuj trapasas similan situacion: “Kelkfoje ŝajnas, ke, foriĝante, ĉio malsamiĝos, kaj ni ne suferos, sed pura konscienco havas nek prezon nek repagon (…). Vivu la vivon pli gaje, pli ĝoje. Se ni ne kundividos ridetojn kun niaj geamatoj, ĉiu baro renkontita fariĝos netranspasebla. Necesas pacienco, multe da pacienco, sed kun Bona Volo kaj amo al la persono prizorgata de ni, ĉio eblos!”
Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva