Malfermaj vojoj en la labormerkato

Labormerkato bonvenigas multaj da handikapuloj

Alexandre Herculano

Aprilo 28, 2014 | Lunde | 13h53m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

650 milionoj da personoj en la tuta mondo — ĉirkaŭ 10% el la surtera loĝantaro — vivas kun iu tipo de handikapo. El tiu nombro, la plimulto (ĉirkaŭ 80%) troviĝas en evoluantaj landoj. Tiuj datumoj estis diskonigitaj de Unuiĝintaj Nacioj (UN), de Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj de Internacia Organizo pri Laboro (IOL). Ankoraŭ laŭ antaŭvidoj de Monda Banko (BIRD), 20% el la plej malriĉaj personoj en la planedo estas handikapuloj.

El la eksteraj kaŭzoj, kiuj pli ofte estigas handikapon, menciindas tiuj akcidentoj rilatantaj veturadon kaj tiuj pri faloj, tial, neniu estas tute protektitaj kontraŭ tia eventualeco. Okaze de la Internacia Tago de Handikapuloj (la 3an de decembro), la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-moon, parolis pri la temo: "Ni ĉiuj estas atingeblaj per handikapo, momenta aŭ daŭra, ĉefe laŭ mezure kiel ni maljuniĝas. (...) Kvarono de la monda loĝantaro estas rekte trafita de iu handikapo, inkluzive de zorgantoj aŭ membroj de familio. (...) Sperto montras, ke kiam handikapuloj havas la okazon partopreni kaj konduki la procezon de disvolviĝon, ĝenerale la komunumo fariĝas pli fidanta. La engaĝo de tiaj personoj estigas okazojn por ĉiuj kiuj havas aŭ ne ian handikapon". 

Rilate Brazilon, la statistikoj starigitaj el la popolnombrado 2000, realigita de Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko (IBGE), montris, ke 24,5 milionoj da civitanoj diris, ke ili havas ian handikapon; tio egalvaloras al 14,5% el la loĝantaro antaŭ 10 jaroj. Fronte al la dimensio kaj graveco koncernantaj la temon, sendepende de la grado kaj tipo de handikapo, oni pli kaj pli diskutas kaj taksas la rezulton de publikaj politikoj pri ensocietiĝo en la tuta mondo. 

Enlande oni perceptas ian evoluon en tiu procezo. Okaze de intervjuo en la programo Solidara Socio, de TV Bona Volo, la konsultistino Carolina Ignarra, rulseĝulo kaj direktorino de la organizaĵo Talento Incluir, komentis pri la maniero kiel entreprenoj pritraktas tiun novan realaĵon. "En la ŝtato San-Paŭlo, laŭ datumoj de la Regiona Intendantejo pri Laboro, komence de la kontrolado, en 2001, registriĝis 12 entreprenoj dungantaj 600 personojn; tio en ŝtato kiu havas pli ol 9 mil entreprenojn. Ĝis la fino de 2009, jam registriĝis preskaŭ 7 mil entreprenoj plenumantaj la kvoton starigitan laŭ leĝo. (...) Kaj ni jam havas pli ol 102 mil laborantajn handikapulojn. La firmaoj komencis kompreni kiuj estas la procedoj por strukturiĝo cele al la ensocietiĝo". 

Eĉ tiel, laŭ la fakulino, la defioj ankaŭ estas konstantaj. "La sociaj baroj estas du: korpa aŭ sintena. Korpa baro rilatas al manko de aliro; aliron ni rompas kaj konstruas, tio estas facila. Kompreneble, nepras investo, sed estas facile aliigi ŝtupon al deklivo", klarigas la konsultistino. La plej grava problemo, laŭ ŝi, "estas la sintena baro, la ŝanĝo de pensmaniero. Kaj ĝuste tie la afero iĝas iom pli komplika; ŝanĝi la sintenon de la personoj estas malfacile, ĝi estas efektiva defio".


Não deixe nada para depois. Procure resolver cada tarefa o mais rápido possível. Assim, evitará o risco de acumular deveres, sobrecarregando-se. Aliás, tendo algum tempo livre, planeje as atividades futuras.

La propra sperto de Carolina Ignarra konservas ekzemplon kiu montras la neceson pri ia Kulturo de Paco per kiu oni plivastigu tiun klarigon. "Iam mi respondis telefonvokon de junulino nescianta ke ŝi alparolas entreprenon kaj ke mi estas rulseĝulino. Kaj ŝi tiel diris: 'Mi bezonas dungi [personojn kun] moderaj handikapoj'. Tiam mi demandis: kio estas modera handikapo? Ŝi respondis: 'Tiuj kiuj ne malhelpas'. Kion vi volas diri? Mi estas rulseĝulino. Atendu momenton, mi demandos al mia kolegino ĉu mi malhelpas", ŝi memoras. 

Laboro kaj superado
Laŭ opinio de la direktorino de Talento Incluir, konkeri laboron profunde plibonigas la vivokvaliton de handikapulo. "Laŭ mi, labori estis ia instrumento de superado; kompreneble tio inkluzivis ankaŭ la familian strukturon, edukadon, geamikojn, intereson de personoj esti apud mi, ĉio ĉi helpis al mi pli rapide superi (...). Eblas elhejmiĝi, la personoj bezonas voli (...) kaj kompreni, ke laboro estas parto de la vivo de iu ajn civitano. Ne pro tio ke oni estas handikapulo, oni ne bezonas produkti. Kaj kiom da personoj tiel alparolas nin: 'Ha, vi estas handikapa, kial vi ne emeritiĝas, filineto?'. Mi ne bezonas emeritiĝi, nek mi volas; mi volas labori."

Laŭ Carolina, gravas klarigi, ke pli granda parto el la postenoj disponeblaj pere de la konsultejo Talento Incluir, kaj pere de aliaj entreprenoj kaj organizaĵoj laborantaj por ensocietiĝo kaj relokigo de profesiuloj kun ia handikapo, celas postenojn por novuloj, kiel "ĝenerale okazas al ĉiuj". Ŝi tamen atentigas: "La plimulto el la handikapuloj komencas ian profesian karieron, ĉar ili ne havis laboroportunon. Kaj sendepende de ilia aĝo (30, 40 aŭ 18 jaroj), se ili estas novuloj, ili devas dungiĝi por lernanta posteno, ĉu kiel laboristo, akceptisto, administra asistanto. Mi ŝatas paroli pri la temo, ĉar kelkaj diras: 'Sed ne estas laborposteno!', 'Ĉu vi havas sperton por la posteno?', 'Ĉu vi estas diplomita pri ĝi?'".

Tial la entrepreno, kies direktoro estas ŝi, investas en la profesiulon por kvalifikigi la handikapulon kaj kapabligi lin konkeri sian spacon kiel iu ajn civitano. Pri la ĉi-jaraj indikaĵoj, oni konstatis per la bulteno n-ro 1 de la Observejo de la Nacia Labormerkato de la Ministrejo de Laboro kaj Okupiteco: "La rekorda estigo de laborpostenoj dum la unua kvarmonato de 2010 pozitive eĥis ĉe la laboristoj portantaj ian handikapon. En la koncerna kvarmonato, 642 laborpostenoj estis okupitaj de tiu sektoro, rezulto konsiderata tre pozitiva antaŭ tiu prezentita en la sama periodo de 2009, en kiu kreiĝis 4 mil laborpostenoj okupitaj de tiaj laboristoj". 

Efikas pozitive ĉe la socio la fakto, ke la Leĝo pri Kvotoj estas pli kaj pli plenumata kaj kontrolata eĉ de entreprenoj kun malpli ol 100 funkciuloj, kiuj laŭleĝe estas nedevigaj aliĝi al tiu ensocietiĝo. Krome, Carolina reliefigas: "Pli grave ol garantii la postenon estas resti en la laboro. Certe [helpe de la leĝoj] estas ia facileco por aliri la labormerkaton, sed por resti en ĝi konstateblas tiu sama malfacileco ĉe iu ajn alia profesiulo. Por la entreprenoj tio signifas ia kultura ŝanĝo de sinteno. Ne estas facile por la estro, kiu laboris 30 jarojn, subite zorgi pri direktado de blindulo, kiu havas ja ian malsimilecon kaj bezonas esti konsiderata por ke estu respekto". 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva