Kontraŭ malŝparo favore al Terglobo
Jéssica Botelho
Oktobro 16, 2013 | Merkrede | 15h58m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
“En mondo de sep miliardoj da homoj, kiuj aliiĝos al naŭ miliardoj en la jaro 2050, manĝorubo ne estas logika ekonomie, medie kaj etike”, asertas la ĝenerala subsekretario kaj plenuma direktoro de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por Naturmedio (UNEP, angle), Achim Steiner.
La okulfrapa rezulto de manĝorubo estas ne nur financa. Medie ĝi kondukas ankaŭ al malŝparo de kemiaj produktoj, kiel sterkaĵoj kaj pesticidoj, kaj de karburaĵo uzata por transporto. Ĝi ankaŭ produktas organikan rubaĵon, sekve pli da metano — unu el la gasoj de la forceja efekto plej danĝeraj por la medio. Laŭ la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Nutrado kaj Terkulturo (FAO, angle)*, ĉiujare 1,3 miliardo da tunoj de nutraĵoj estas malŝparataj. Krome, unu el inter sep personoj en la mondo enlitiĝas malsata kaj pli ol 20 000 infanoj malpli aĝaj ol 5 jaroj mortas ĉiutage pro tiu malŝparemo.
Tiaj maltrankviligaj datumoj povas malkreski pere de simplaj iniciatoj, ekzemple fare de konsumantoj kaj pograndaj vendistoj de nutraĵoj, kiel draste redukti la kvanton de manĝo forĵetita kaj helpi konstrui daŭripovan estontecon. Ĝuste pri tio atentigis, en 2013, la kampanjo de Unuiĝintaj Nacioj por la Monda Tago de Naturmedio (la 5an de junio), apoge de la internacia organizo defendanta la rajtojn de konsumantoj — Consumers International (CI) —, kiu sloganis: “Pensi. Manĝi. Konservi”.
DAŬRIPOVA KONSUMO
Jen koncepto pli kaj pli diskutata, kiu proponas “fari plie kaj plibone per malplie”, per redukto de uzo de naturaj rimedoj. Nepras ke ni ŝanĝu la nunajn vivo-konvenciojn, strebante adopti novigajn kaj kreemajn solvojn pri nia maniero utiligi kaj disponigi produktojn kaj servojn, kiujn ni havas kaj konsumas. Estas necese montri, ekde la produkto-ĉeno ĝis la konsumanto, ke la profito-celo devas aperi dum nenia etapo de la procezo. Unu el tiaj agadoj estas agroekologio. “Ĉiu homa aktivado estigas ian efikon sur la medion. Ni estas la solaj estaĵoj kiuj intence detruas la propran medion. (...) Tiu ideo [pri agroekologio] celas al tio ke ni povu rekuperi tiun medion. Ni havu nian pangajnon, nian domon, nian vivon, sed ni permesu ke aliaj estaĵoj kaj la planedo postvivu”, klarigas la kunordigantino de projektoj de la NRO SerrAcima, Maria Teresinha.
Per sia artikolo “Maniero por progresi”, la ĵurnalisto, radikronikisto kaj verkisto Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), asertas: “En la Tria Jarmilo, kiu havas... mil jarojn, iam ĉiuj ja komprenos ke spiritualigi la estulojn, sekve plibonigante ilian moralan kondiĉon, estas la ununura maniero por progresi — ke ĝi ne estu tiu de detruo — por la tuta Planedo”.
LBV, civitana organizo aganta en 7 landoj, komprenas ke planeda aliiĝo komenciĝas per edukado kaj reedukado de ĉiu loĝanto. Tial, ekde la 1980aj jaroj tiu Institucio nepre volas montri, en ĉiuj siaj unuopaj centroj — lernejoj, komunumaj centroj kaj hejmoj por maljunuloj — kaj per kampanjoj de socia mobilizo, la penson de sia ĉefgvidanto: “La panero de hodiaŭ konsistigas la abundan manĝon de morgaŭ”. Tiel, infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj maljunuloj estas mobilizitaj pensi pri disdono kaj ĝusta reuzado de nutraĵoj. Agi respondece kaj mediti pri la graveco de ĝusta reuzado de materialoj, evitante malŝparon, fariĝas decida paŝo por ke ni vivu en daŭripova planedo.
____________________________________________
* Global Food Losses and Food Waste — FAO, 2011
The environmental crisis: The environment’s role in averting future food crisis — UNEP, 2009
Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva