Plasto: malamiko de akvo kaj sano
Ni elektis sep kutimojn, kiuj faras el ni konsciajn konsumantojn.
Jéssica Botelho
Marto 22, 2016 | Marde | 14h45m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
La konsumado de glasoj kaj boteloj, inter aliaj forĵeteblaj produktoj, kreskadis dum la du pasintaj jardekoj pro ilia praktikeco, higieno kaj malalta prezo, ĉefe ĉe firmaoj kaj institucioj. Tamen la ĉiutaga uzo de tiuj produktoj kaj ilia netaŭga forĵetado prezentas riskojn por la akvo de maroj kaj oceanoj kaj por nia propra sano.
Plasto estas la urba solida forĵetaĵo malplej recikligata en la tuta mondo. Depende de sia konsisto, ĝi bezonas 100-450 jarojn por malkomponiĝi. Datenoj el la Programo por la Medio de UN montras, ke boteloj, sakoj, manĝaĵvazoj, plastaj glasoj kaj manĝiloj konsistigas la plejparton de la rubo atinganta la oceanon kaj malpuriganta akvon antaŭe puran. En kelkaj regionoj, plasto povas konsistigi 80% de tiu rubo.
La rezultoj de la enesto de rubo en oceanoj atingas mediekvilibron, homan kaj maran sanon, manĝprovizadon, ekonomion, turismon kaj eĉ kontakton kun naturaj medioj. Temas pri interkruciĝantaj mediaj kaj homaj problemoj, kaj certe neniu profitas de ili.
PROBLEMO DE UNU HOMO, ĈIES PROBLEMO
Krom tio, kion ni vidas ĉe oceansupraĵoj, grandaj kvantoj da restaĵoj eble sin kaŝas ĉe la fundo. La brazila profesorino kaj doktorino pri Vivsciencoj Paola Dall’Occo klarigas, ke plasto povas trompi marbestojn kaj mortigi ilin. “Kelkaj ja ne rimarkas, kio ĝi estas kaj manĝas ĝin.” La problemo kuŝas en ĝia nedigestebleco: “La besto manĝas kaj satiĝas, kaj aldone englutas kvanton da malpurigaj kaj venenaj substancoj, ligitaj al plasto”.
Pro siaj stomakoj ruboplenaj, tiuj bestoj ne plu sukcesas manĝi, kaj rezulte mortas pro inanicio, aŭ estas vunditaj interne de la tranĉaj plastpecoj. Aldone, eble besto “rezulte estas kaptita, kiam ĝi estas ankoraŭ malgranda, kaj devas kreski ene de la limoj de tiu plasto. Granda plastero fine deformiĝas kaj multfoje mortigas, strangolas, kaptas naĝilon de la besto kaj malebligas ĝian naĝadon”, interalie.
Kaj “tio retrafas nin, kiam ni manĝas beston, kiu kontaktis plaston kontaĝitan. La ŝanco, ke la plasto restis en ĝia stomako kaj rezulte liberigis tiujn substancojn, ankaŭ estas alta. Ili eniras la vivmason de la besto poste manĝota de ni”, klarigas d-rino Paola.
Laŭ Renê Monico, prezidanto de la brazila organizo Ok Elementoj de Daŭripoveco, kiu plenumas agojn pri socia respondeco kaj medi-administrado, “medisistemoj dependas de ege sentema ekvilibro, ili estas ĉenoj de interdependeco: plastoj mortigas bestojn, kaj ŝanĝas la medion. Rezulte, kiam specio suferas signifan malpliiĝon en la nombro da siaj individuoj, aliaj specioj spertas pliiĝon aŭ malpliiĝon de siaj individuoj, kio kaŭzas kolapson”.
PLENUMANTE NIAN ROLON
Konscia konsumanto scias, ke li povas esti transformanto de la socio per plenumo de sia rolo. Konsideri la efikojn de la uzo kaj forĵeto de produktoj estas simpla ago, ĉiutage praktikata de ĉiu konsumanto, kiu zorgas pri la medio kaj pri la estontaj generacioj. Ni ĉiuj, kune, malaperigu la amason da rubo malĝuste forigita!