"MEDITADOJ EL LA ANIMO"

Recenzo de: Julia Sigmond, Emerita Pupaktorino; Delegito de UEA Cluj-Napoca, RUMANIO

El la Redakcio

Decembro 18, 2013 | Merkrede | 10h18m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Persona arkivo
Julia Sigmond, Emerita Pupaktorino; Delegito de UEA Cluj-Napoca, Rumanio.

Du-tri jara infano mi estis, kiam mia patrina avino, Rozalia, instruis min preĝi. La patra avino, same Rozalia, tre frue mortis, kiam ŝia dekdua infano, mia Dolĉapatro*1 estis nur 5 jara. Ambaŭ avinoj estis religiemaj unitarianinoj*2, preĝantaj kaj preĝejon vizitantaj ĉiudimanĉe. Ne estas do granda miraklo, ke ankaŭ mi iĝis simila al ili.

Granda diferenco estas tamen inter ili kaj mi, ĉar ili tutcerte neniam aŭdis la vorton: mediti. Ankaŭ mi ekaŭdis ĝin nur ĉirkaŭ antaŭ dudekkelkaj jaroj. Ĝis tiam mi nur preĝis (“en konvena kaj malkonvena tempo”), sed lernante la meditadon mi sentis, ke mi faris unu paŝon antaŭen en la progresado de mia anima vivo. Antaŭen, ĉu? Eble pli profunden.

Ĉiuokaze — post la legado de centoj da libroj de monda literaturo, (danke al Esperanto prozajn kaj poemajn verkojn tradukitajn de pli ol dudek nacioj el la tuta mondo) — mi pli kaj pli interesiĝis pri ezoteriaj, transcendencaj libroj. Kaj ĉar multege helpas min la meditado en la solvo de ĉiuj miaj vivproblemoj, volontege mi legas la librojn, kiuj koncernas la meditadon.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
Georgi Mihalkov (Bulgario)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Raymond Brisebois (Kanado)
Mihai Trifoi (Rumanio)
Margarita Savova (Bulgario)

La libro “Meditadoj el la Animo” de Paiva Netto, esperantigita de Paŭlo Sergio Viana, aperis en la jaro 2011.

De la unua rigardo la kovrilpaĝo kun la aŭrigitaj literoj de la titolo okulfrapis min. Bonŝance ne nur la kovrilpaĝo aspektas riĉe, sed ankaŭ la enhavo estas riĉega. Kaj kun granda ĝojo mi povis konstati, ke mi ne trovis en la libro eĉ unu preseraron.

L
a Bibliografio mencias 38 titolojn kaj 183 nomojn, laŭ kiuj la aŭtoro provas kiel eble plej bone riĉigi la sciojn kaj eblecon pri la meditado de la legantoj.

Multajn citaĵojn mi jam konis, ja kelkaj el ili jam iĝis ĉiutagaĵoĵ en la “komuna konscio”, kiel ekzemple tiu de GANDHI dirita: “Malsameco de opinio neniam devas esti kaŭzo de malamikemo”, aŭ de CHURCHILL: “Neniam rezignu, neniam, neniam, neniam!” aŭ de TOMASO EL KEMPIS: “Ho kiel rapide forpasas la enmonda gloro.” kaj memkompreneble la multegajn instruojn de JESUO, kiuj abundas en la libro.

Sed multaj citaĵoj estas por mi nekonataj, kiel mem kelkaj nomoj de la personoj cititaj. Ĝuste pro tio mi estas tre dankema, ĉar legante ĉi libron mi konatiĝis kun multaj, ĝis nun nekonataj personoj kaj kun diversaj novaj pensoj. Ne eblas skribi ĉi tie ĉies nomojn, mi nur mencias el ili kelkajn, kies pensoj riĉigis mian vivon!

KONFUCEO (551-479 a.K.): “Estas negranda diferenco inter homoj kaj sovaĝaj bestoj. Kaj multaj homoj malpliigas tiun diferencon al nenio.”

ANDRADE DE SOUZA (1913-1991): “Malvigleco estas la ekskuzo de malkuraĝuloj.”

PLUTARKO (46-120): “Vere kuraĝa homo ne serĉas danĝerojn. Li alfrontas ilin.”

GETÚLIO VARGAS (1883-1954): “Nur unu potenco kapablas konstrui dum eterneco: Amo.”

STANLEY JONES (1884-1973): “Mi ne havas malamon, nek resentojn (…). Malamo estas la veneno, kiun ni devas forigi de niaj vivoj.”

MAHOMETO (570-632): “Ni kredas nian Dion, ni kredas vian Dion. Ĉar Dio estas unu sola. La maniero atingi Lin ja estas malsama.”

ALZIRO ZARUR (1914-1979): “Nur vero plu starados. Kiu staras kun Vero nenion devas timi.”

MATEO ALEMÁN (1547-1614): “Mi ĉiam serĉis en ĉiu homo pacon, ĉar ĝi estas ido de simplanimeco; kaj la simplanima amas pacon, li amas kaj estas amata de ĝia aŭtoro, kiu estas Dio.”

AŬGUSTO COMTE (1798-1857): “Vivi por aliaj homoj estas ne nur leĝo de devo, sed ankaŭ de feliĉo.”

WILLIAM RALPH INGE (1860-1954): “Vane ŝafoj defendas vegetarismon, se lupoj havas malsaman opinion.”

ABRAHAM LINCOLN (1809-1865): “Kiam mi agas per Bono, mi sentas min bone; kiam mi agas malbone, mi sentas min malbone. Jen mia religio.”

BUDHO (ĉirkaŭ 556-486 a.K.): “Vero estas en ni. Ĝi ne aperas el eksteraj aferoj, eĉ se ni tion kredas. Ekzistas ia interna centro, kie loĝas vero, en sia pleneco.”

LUC DE CLAPIERS (1715-1747): “Ne povas esti justa tiu, kiu ne estas humana.”

SAMUEL JOHNSON (1709-1784): “Espero estas mem ia speco de feliĉo, eble la plej granda, kiun ĉi tiu mondo povas proponi.”

MAHOMETO (570-632): “Plej forta estas tiu, kiu scipovas regi sin en momento de kolero.”

JEAN BAPTISTE DESCURET (1795-1872): “Funde eraras tiu, kiu pensas, ke pacienco estas forto de malfortuloj, ĉar necesas granda forto kaj modereco por havi ĝin en ĉia okazo.”

Paiva Netto elektis ĉi tiujn pensojn skribitajn de la a.K.-a tempo ĝis hodiaŭ vivantaj homoj en la tuta mondo. En liaj diversaj paroladoj kaj libroj feliĉe li uzas tiun vere nemezureblan riĉecon de la pensoj, pri kiuj, fakte pri ĉiuj, eblas meditadi. Cetere la libro plenas de meditaĵoj de la aŭtoro. Estas sentebla, ke Paiva Netto trovis la sencon kaj la celon de sia vivo mem, kaj forte li intencas helpi la homaron por same trovi ĝin. Tiu bonvola helpemo radias ankaŭ de lia milda rideto sur la lasta kovrilpaĝo de la libro: “Meditadoj el la Animo”.

Tiu ĉi libro helpas provi al ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne trovis la pacon en sia propra animo.

Meritas atente legi ĝin! Kaj mediti el la animo!

*1 dolĉapatro

En diversaj lingvoj la nomo de la patro:
patro = esperanto
padre = itala
father = angla
Vater = germana
pere = franca
pater = latina
tata = rumana
èdesapàm = hungara

Laŭ mia scio en neniu lingvo (de mi konata) oni uzas la vorton "dolĉa" (èdes) antaŭ la vorto patro aŭ patrino, krom la hungara. Almenaŭ ni, hungaroj vivantaj en Transilvanio, tiel diras: èdesapàm (dolĉapatro) kaj èdesanyàm (dolĉapatrino).

*2 unitaria = apartenanta al tiu skolo de kristanismo, kiu emfazas la unuecon de Dio. Protestanta religio, naskiĝinta en la XVI. jarcento, post la lutherana (evangelia) kaj kalvinista (reformata) en Cluj-Napoca (Kolozsvàr) Transilvanio.