Saluton al Zamenhof okaze de plia 15a de decembro

José Roberto Tenório

Decembro 12, 2013 | Ĵaŭde | 19h40m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Divulgação

Zamenhof

En la 16a jarcento la pola sciencisto Nikolao Koperniko (1473-1543) skuis la mondon, asertante ke la ĉielaj korpoj ĝiras ne ĉirkaŭ la Tero, sed ĉirkaŭ la suno. Kia bato por la iama klerularo kiu kredis la Teron la centro de la universo!

Tri jarcentojn poste, alia filo de Pollando, la okulisto Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917), prezentis al la mondo sian artan lingvon Esperanto, pruvante ke farado de lingvo internacia, kiun povos paroli post kelkaj monatoj da lernado eĉ simpla kampano, estas tute ebla.

ANKAŬ LEGU:

- Legio de Bona Volo kaj Esperanto

Same kiel okazis al la malkovro de Koperniko, kies laboron oni malatentis dum pli ol unu jarcento, pasos ne malpli da tempo ĝis la mondo ekatentos pri la invento de d-ro Esperanto — kaŝnomo uzata de d-ro Zamenhof okaze de publikigo de lia laboro.

La plej revolucia trajto de la invento de d-ro Esperanto konsistas ne pli en tio, ke tutmonda neŭtrala planlingvo faligas landlimojn kaj frate proksimigas la homojn, ol en tio ke tia lingvo flankenŝovas klastavolojn kaj titolojn. Kaj tio por kelkaj estas timiga sperto; por aliaj eĉ ĝena kaj minaca situacio.

Dum multaj fermas siajn okulojn al la defioj por starigo de justa komunikado, de pli ol unu jarcento idealistoj, en pli ol cento da landoj, malfermas sian koron al la alvoko de d-ro Esperanto, nome, ke ĉiuj nacianoj parolu al alilandanoj sur neŭtrala lingva fundamento, kiel homoj kun homoj, kio eblas nur per neŭtrala komuna lingvo, alidire, per lingvo apartenanta al neniu nacianaro.

Tiu alvoko estas des pli atentinda, ĉar ĝin faras homo kiun, ankoraŭ infano, turmentadis la ideo pri ellaborado de komuna lingvo per kiu diversgentanoj povu pli facile interkomunikiĝadi; kiu, ne fariĝinte rusa poeto, laŭ iama revo, direktis sian poezian senton en la kreatan lingvon; kiu, ne estante laŭfake lingvisto, elpensis plej mirindan modelon de genera gramatiko; kiu, per aperigo en 1887 de modesta libreto, kreis ĉirkaŭ sia verko tutmondan komunumon de esperantoj; kiu, prezentante sian inventon, ne sin konsideris ĝia kreinto, sed sole ĝia iniciatinto; kiu, lanĉinte sian verkon, ne atendis ke la mondo ĝin evoluigu, sed mem ĝin daŭre elprovis ĝis sia morto; kiu, malgraŭ ĉiaj sortobatoj de la vivo, firme kredis je la estonteco de sia laboro.

D-ro Esperanto estas nekonata en sciencaj rondoj, malgraŭ tio ke li venigis solvon al miljara revo de la sciencularo: blovi vivon en arte faritan lingvon. Lia genieco kaj invento tamen estas omaĝataj de anonimaj homoj en pluraj mondopartoj, per nomo de stratoj kaj diverstipaj monumentoj. En 1997, la germana esperantisto, Hugo Röllinger, publikigis la libron "Monumente pri Esperanto", en kiu li listigas 1044 objektojn rilatantajn al Esperanto kaj al ĝia iniciatinto. Tiun liston de Zamenhof/Esperanto-Objektoj (ZEO-j) plu ĝisdatigis la franco Raymond Bore kaj poste la polo Robert Kaminski. Brazilo pintas kiel lando kun plej multaj tiaj ZEO-j: entute 170, laŭ la kompilintoj. Postsekvas Brazilon Francio kun 163 ZEO-j kaj Pollando kun 144 ZEO-j. Per tiuj memoraĵoj starigitaj de diverslandaj admirantoj, d-ro Esperanto fariĝas la nekonato plej omaĝata en la mondo.

Pli daŭran kaj tradician omaĝon al d-ro Esperanto multaj esperantistoj tutmonde kaj ĉiujare aranĝas en decembro, ĉirkaŭ lia naskiĝtago - la 15an, cele memorigi la ĉeestantojn pri la recepto de la pola kuracisto por pli justa komunikado. Pluan fojon, sojle de tiu speciala dato, nian fratan saluton!