LBV kunfratiĝas kun reprezentanto de UEA en Novjorko
Jéssica Botelho
Julo 04, 2014 | Vendrede | 14h32m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Yrene Santana
NOVJORKO, USONO —Ĉiĵaŭde, la 3-an de julio, la longtempa amiko de LBV, Neil Blonstein, reprezentanto de la Universala Asocio de Esperanto (UEA) ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kunfratiĝis kun la teamanoj de Legio de Bona Volo; inter ili, la juna Felipe Duarte, plenuma sekretario de Esperanto-fako de tiu Institucio.
Ĉiokaze s-ro Blonstein parolis al la gejunuloj de LBV iom pri la agado de UEA ĉe la internacia organizaĵo kaj rememoris, kiam li vizitis la reprezentanta oficejo de Legio de Bona Volo, en Novjorko, en marto 2012, kune kun d-ro Humphrey Tonkin, profesoro pri Humanistiko kaj emerita prezidanto de la Universitato de Hartford, en Connecticut (Usono), kaj eksa prezidanto de UEA.
“Lernu diri ne al drogaĉoj!”, asertas gelernantoj de LBV
Jéssica Botelho
Aprilo 22, 2015 | Merkrede | 21h31m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Pedro RioDum lecionoj pri Kunvivado, gelernantoj diskutas pri temoj kiel seksemo, batalo kontraŭ drogoj, profesia kariero, familiaj konfliktoj, ĉikanado, inter aliaj temoj.
Pro kaŭzoj kiuj iras de kancero ĝis perforto, pli ol 3 milionoj da homoj mortis pro konsumo de alkoholemo en 2012, laŭ freŝdata raporto de Monda Organizo pri Sano (MOS). Tiu dokumento atentigas ke la amerika kaj eŭropa kontinentoj registras pli grandan proporcion de adoleskantoj (inter 15- kaj 19-jaraj) kiuj trinkas alkoholaĵojn. Krom tio, laŭ la organizaĵo, la dependeco al permesataj drogoj, kiel cigaredo kaj alkoholo, kune respondecas pri 8,1% el sanproblemoj en la tuta mondo.
Atenta al tiuj statistikoj, Legio de Bona Volo (LBV) daŭre okazigas lecionojn kaj aktivadojn en siaj lernejoj, precipe por gejunuloj, cele ŝanĝi la nunan scenejon ĉirkaŭ drogoj. Tiu temo, pritraktata kadre de la lernobjekto Kunvivado*1, akiras profundecon pere de la lernantoj mem, kiuj esploras kaj venigas por debato informojn, atestojn, sciencajn datumojn por produkti materialojn cele konsciigi aliajn gejunulojn. Sloganoj, videoj, bildsatiroj kaj reklamaĵoj estas kelkaj el la produkititaj materialoj.
Laŭ vidado de Legio de Bona Volo, tia vekiĝo de tiu junulara gvidantaro estas tiom grava, ke LBV disponigas spacojn al la gejunuloj por ke ili diskonigu siajn agadojn, ekzemple pere de Superreto Bona Volo de Komunikado*². Unu tia oportuno okazis en TV-programo dediĉata al gelernantoj de la tria studjaro de bazlernejo de la Eduka Instituto José de Paiva Netto, en São Paŭlo (Brazilo). En la okazo, la junulino Letícia Lopes, 17-jaraĝa, montris ke “datumoj pri drogoj estas la plej alarmaj. Nuntempe eĉ infanoj jam enhospitaliĝas pro uzo de alkoholo. Tio estas absurdo!”.
Familia foresto, ekskludo, eniro en krimon kaj deprimo estis kelkaj el la konsekvencoj de ĥemia dependeco montritaj per esploroj en lernoĉambro. Laŭ la lernanto Pedro Furtado, 17-jara, "la problemoj kiujn kaŭzas drogaĉoj havas pli grandan gravecon ol oni imagis. Kion ni sukcesas vidi pri la fizika problemo, ekzemple, tio estas nur la pinto de montoglacio. La drogoj, kaj laŭleĝaj kaj kontraŭleĝaj, venigas problemojn psikologiajn, sociajn, familiajn kaj spiritajn".
Pedro RioLa junulino Letícia Lopes, 17-jaraĝa, montras siajn konsiderojn surbaze de datumoj kaj esploroj prezentitaj dum lecionoj pri Kunvivado.
"Gravas refiefigi la diskonigadon de tiel serioza temo, ĉu per sociaj retoj, aŭ ankaŭ per amaskonumikado, kiu kiu ludas ŝlosilan rolon kiel faranto de publika opinio. Ĉar tiu estas rolo koncernanta ne nur nin, tial ankaŭ la Ŝtato devas investi sur la socia bazo, nome Edukado, por ke la homoj ne sin fordonu al tiaj malvirtoj. Ĝuste ĉar plej multaj kazoj komenciĝas en lernejoj, kie mankas sekureco", memorigas Michael William, 17-jara.
Laŭ Eric Fiedler, 18-jara, la junula demandemo kaj kritimemo estas fundamenta antaŭ iu ajn faro: "Ĉu valoras la penon uzi drogon kaj detrui tutan la vivon pro tiel mallonga periodo, nome akoleskanteco?", pensigas la junulo.
"Lernu diri ne! Ne timu diri ne. Tio estas esenca, simpla kaj efika", konsilas Rafael Pacheco, 18-jara. Kaj Letícia kompletigas: "Ĉiuj gejunuloj havas revojn kaj la vojo al drogaĉoj nur detruas tiujn revojn. Estas tiom da aferoj por sperti en la vivo, kiuj estas pli bonaj ol drogaĉoj!". Diego Lemos, 17-jara, rakontas pri sia propra sperto: "Mi povas efektive diri ke mi havas geamikojn de infaneco, kiuj nuntempe vivas en la mondo de drogaĉoj. Kaj mi ne pentas ke mi ne akompanis ilin, ĉar mi sciis ke tio ne bonfaros al mi. Se mi ne havus tiun apogon de la lernejo, mia destino ne estus la sama".
Pri la temo pritraktita de la gelernantoj, la direktorino de la Edukejo Bona Volo, Suelí Periotto, doktoriĝanta pri Edukado ĉe PUC-SP, asertis ke “multfoje, la junulo submetiĝas al sia konscienco kaj akceptas iun drogon, ĉar li ne estas spirite firma pri siaj kredoj, pri sia bonfarto, kiu bezonas esti ĉiam protektata. Kiam ni komencas nutri ĝin interne, la intelekta kono kaj la esploroj fariĝas pli lumigita kaj pli ampleksa".
Per sia artikolo "Batali kontraŭ drogaĉoj kaj alkoholemo", la direktoro-prezidanto de LBV, la edukanto Paiva Netto, klarigas: “Ekde frua aĝo oni devas lerni kiel kruela estas la destino, kiun drogaĉoj kaj alkoholo proponas al homoj. Bedaŭrindaj konsekvencoj klare aperas antaŭ ĉies okuloj. Sufiĉas vidi, kiom da viktimoj meze de aŭtomobiltrafiko, la malfeliĉon ene de familioj, la ege multekostajn elspezojn al la sanservo. (...) Iniciatoj, kiuj celas homece prizorgi tiujn, kiuj falis en tiajn kaptilojn de pasikutimo, aŭ klopodas preventi tiujn malbonaĵojn, meritas plenan apogon kaj stimulon. Ankaŭ batali kontraŭ tio, kio malbonfaras al homoj estas aŭtentika karitato”.
La Eduka Instituto José de Paiva Netto situas ĉe avenuo Rudge, 700 – Bom Retiro, São Paulo (Brazilo). Por pliaj informoj, skribu al esperanto@bonavolo.com.
_______________________________ *1Lecionoj pri Kunvivado — La lernobjekto nomata “Kunvivado”, kreita de la edukanto Paiva Netto, invitas la lernantojn al aktivecoj por esploro kaj diskutado pri ĉiutagaj, gravaj temoj. Ĝi estas aplikata en la lernejoj de Legio de Bona Volo enlande kaj alilande. *2 Super Reto Bona Volo pri Komunikado — ĉi tiu esprimo rilatas al la Komunikiloj 100% Jesuo, kiuj celas disvastigi la fratajn idealojn de la Senlima Ekumenismo: Super Reto Bona Volo de Radio, TV Bona Volo (kanalo 20 de SKY), Reto Edukado kaj Estonteco de Televido — Reeduki, Portalo Bona Volo kaj la publikigaĵoj pri Ekumena Spiritualeco.
Esperantigita de Joseo Tenorjo Revizio de Maria Aparecida da Silva
Agadoj de LBV kaj artikoloj de Paiva Netto resonas en amaskomunikiloj
Jéssica Botelho
Juno 09, 2014 | Lunde | 11h19m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Legio de Bona Volo (LBV) ĉiam kalkulas je la valora kunlaboro de esperantistoj simpatiantaj de la Institucio, kiuj diskonigas la laboron kaj la fratan mesaĝon de LBV per radio, televido, interreto kaj per presitaj publikigaĵoj en la planlingvo plej parolata en la mondo. Ekde la komenco de la jaro 2014, tiaj diskonigoj okazis en pli ol deko da landoj. Ni reliefigas kelkajn el ili:
Publicado na Suíça, com circulação internacional, o jornal Heroldo de Esperanto reproduziu, em sua edição de março, artigo do Portal Boa Vontade referente ao combate ao desperdício em favor do desenvolvimento sustentável. Trata-se de uma das publicações mais tradicionais e prestigiadas do movimento esperantista, fundada em 1920.
Eldonata en Svislando, la internacie cirkulanta gazeto Heroldo de Esperanto, laŭ iniciato de ties ĉefredakisto Anna Bartek, aperigis enhavon de Portalo Bona Volo pri la kampanjo kontraŭ malŝparo favore al daŭripova elvolviĝo. El Albanio, la aprila eldono de la bulteno de Albana Esperanto-Instituto disvastigis la artikolon “Solidareco kaj homaj rajtoj”, de aŭtoreco de la direktoro-prezidanto de LBV, la verkisto José de Paiva Netto, kune kun biografieto de la aŭtoro. Same faris la bulteno Tamen Plu, oficiala organo de asocio Esperanto en Suda Aŭstralio, sub la redakteco de s-ino Catherine Taggart.
La revuo Bulgara Esperantisto, oficiala organo de Bulgara Esperanto-Asocio, rekomendis al siaj legantoj la artikolon “Homaj Rajtoj kaj Spiritaj Devoj”. Per Radio 3ZZZ, elsendita de Melborna Etna Komunuma Radio, en Aŭstralio, kiu regule aperigas artikolojn de la verkisto Paiva Netto, la radiparolistino Franciska Toubale legis la paĝon “Aidoso — oni ne malintensigu la bataladon”. El Israelo, d-ro Gian Piero Savio siavice kunhavigis per la retejo Esperanta Retradio videon pri la graveco de akvo, aperintan en la oficiala kanalo de Portalo Bona Volo en Youtube.
El Usono, Esperanto-TV ĉi-monate elsendis tri videojn pri la laboro de Legio de Bona Volo per Esperanto.La dulingva bulteno de Brazila Esperanto-Ligo, BEL Informas, aperigis foton de la kovrilo de la revuo Bona Volo, eldono n-ro 72, kaj fotojn pri la partopreno de LBV en la 49a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta la pasintan januaron en la urbo Florianopolo. Ankaŭ la privata blogo ĉe Ipernity de la rusa esperantisto Ivar Barshevskiy kunhavigis la revuon de LBV kaj indikis ĝin al liaj amikoj kiel “Interesa Esperanto gazeto el Brazilo”.
Okaze de la Tago de la Tero (la 22an de aprilo), la video “Tago de la Tero: Estu vi la plus-faktoro!”, aperinta en la oficiala kanalo de Portalo Bona Volo en la internacia lingvo, estis vaste diskonigata en la sociaj retejoj kaj per la esperantaj komunikiloj. El ili citindas la bulteno Aŭstraliaj Esperantistoj, aprila eldono, el Aŭstralio; kaj la blogo Esperanto-Rondo, de la argentina esperantisto Roberto Sartor. El Usono, Esperanto-TV ĉi-monate elsendis, laŭ iniciato de Robert Poort, tri videojn pri la laboro de Legio de Bona Volo per Esperanto.
La Esperanto-Fako de Legio de Bona Volo dankas pro la nobla iniciato de tiuj kaj de aliaj amikoj de Bona Volo, kiuj tra la mondo kunhavigas la fratan mesaĝon de la Institucio.
Kutimoj kiuj helpas kontraŭbatali la klimatajn ŝanĝiĝojn
Jéssica Botelho
Juno 02, 2014 | Lunde | 17h58m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
La tutmonda varmiĝo estas konsekvenco de produktado kaj vivstilo de la monda socio. Ĉu vi scias ke plej multaj ellasoj de venenaj gasoj venas el senarbarigoj kaj el uzado de la tero por agrokulturo kaj brutobredado, krom el brulado de fosiliaj brulaĵoj per la veturiloj? Tial, niaj elektoj de konsumado rekte influas sur la tutmondan varmiĝon. Kion ni povas fari por ŝanĝi tion? Vidu kelkajn sugestojn kaj kunhavigu kun ni ankaŭ la viajn!
Kutimoj kiuj helpas kontraŭbatali la klimatajn ŝanĝiĝojn
Okaze de duŝado, malŝaltu la duŝilon, dum vi sapumas vin.(Foto: Vivian R. Ferreira)Anstataŭigu la ĉefajn lampojn de la domo per fluoreskaj lampoj, kiuj konsumas 75% malpli da energio ol tiuj ordinaraj. (Foto: Shutterstock)Prefere veturu per publika transporto aŭ biciklu ĉiam kiam eble.(Foto: Shutterstock)Inspektu ĉiam vian aŭtomobilon. Krom eviti eblajn kapdolorojn, bone reguligita aŭto konsumas malpli da brulaĵo kaj malpli da gasoj kaŭzantaj la forcejan efikon. Evitu malŝparon: planu la aĉetojn kaj reutiligu la restaĵojn. Kiam lasita sur amasrubejoj aŭ rubdeponejoj, la organika rubaĵo ellasas metanon dum sia malkomponiĝo, kaj metano estas 21-oble pli potenca ol karbona dioksido kiel generanto de la forceja efiko.(Foto: Shutterstock)Malpliigu la konsumon de bovaĵo kaj bovlakto. Dum digestado, bovoj kaj bovinoj ellasas metanon. Krom tio, brutobredado estas unu el la ĉefaj induktantoj de senarbarigo. La reduktita konsumado de bestodevenaj produktoj estas necesa por savi la mondon de pli malbonaj efikoj de klimataj ŝanĝiĝoj, laŭ raporto de Unuiĝintaj Nacioj.Reduktu la ellason de karbona dioksido de via oficejo, per agordo de komputiloj, ekranoj, presiloj, kopiiloj, laŭtparoliloj kaj aliaj aparatoj laŭ ilia ŝparreĝimo kaj per ilia malŝalto fine de la tago.Okaze de kuirado, prefere uzu kaserolon akordantan kun la grando de la forno-flamilo. Tiel, reduktiĝos energia uzado. (Foto: Shutterstock)
Strebu aĉeti hejmelektrajn aparatojn kiuj konsumas malpli da energio. Ŝpari energion helpas redukti aero-poluadon.(Foto: Shutterstock)
Agado de Legio de Bona Volo distingiĝas dum evento en Bulgario
Jéssica Botelho
Majo 07, 2014 | Merkrede | 17h31m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h08m
1) Parto de la ĉeestantaro dum la 38-jara datrevenfesto de Esperanto-societo “Kolombo de la Paco”. 2) S-ro Kanjo Kanev (meze) kaj liaj familianoj, kiuj prestiĝigis la eventon, pozas apud la panelo "Amika Brazilo — Legio de Bona Volo". 3) La ĉarma esperantistino Miglena Miteva tenas enmane la libron Meditadoj el la Animo, de aŭtoreco de la verkisto Paiva Netto.
Esperanto-societo “Kolombo de la Paco”, de Bulgario, okazigis en aprilo memorigan eventon pri sia 38-jariĝo kune kun la 125-jariĝo de Esperanto, prifestita en 2013. En la okazo, Legio de Bona Volo (LBV) ricevis specialan distingon en paneloj eksponataj dum la renkonto.
La panelo "Amika Brazilo — Legio de Bona Volo" kunigis, sub iniciato de la bulgara kolonelo Kanjo Kanev, amiko de LBV, informojn pri tiu brazila Institucio kaj ankaŭ fotojn pri la Templo de Bona Volo, la monumento plej vizitata en la brazila ĉefurbo, laŭ oficialaj datumoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Turismo de la Federacia Distrikto (Setur-DF).
Krom tio, ekzempleroj de la libro Meditadoj el la Animo, de aŭtoreco de la direktoro-prezidanto de LBV, la ĵurnalisto kaj verkisto José de Paiva Netto, restis disponeblaj, por legado fare de la ĉeestantoj, en la planlingvo plej parolata en la mondo.
Okaze de la datreveno de 57 jaroj da laboro de la ĉefgvidanto de LBV, kompletigitaj en julio 2013, s-ro Kanev registris sian admiron pri la frateca kaj ekumena mesaĝo de la aŭtoro: “Mi havas la honoron kore saluti vin [Paiva Netto] okaze vian 57 jaran sindonan, fruktodonan, pacan luktadon. Mi klinas je la nomo de Esperantista societo ‘Kolombo de la Paco’ u. Galabovo, Bulgario kaj de mia persona nomo pri via senlaca laboro por la paco”.
Legio de Bona Volo elkore dankas pro iniciato de de la samideana amiko de Bona Volo kaj sendas bondeziron je multaj feliĉokazoj al Esperanto-societo “Kolombo de la Paco” pro plia datreveno.
Heroldo de Esperanto diskonigas artikolojn de Paiva Netto
Jéssica Botelho
Aprilo 07, 2014 | Lunde | 10h38m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
La frata mesaĝo de la direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), José de Paiva Netto, reliefiĝis en la prestiĝa, trisemajna gazeto Heroldo de Esperanto, en ĝiaj eldonaj n-roj 2208, 2210 kaj 2214. Temas pri unu el la plej antikvaj kaj influhavaj publikigaĵoj en Esperantujo, fondita en 1920, kun mondskala amplekso, kiu informas pri aktivadoj de la E-movado, kaj pritraktas aktualajn temojn.
La unuapaĝa, elstara anonco pri artikoloj sur unu el la menciitaj eldonoj de tiu grava perioda publikigaĵo, kiun redaktas Anna Barteck, rekonas la verkiston Paiva Netto kiel unu el la “pensuloj de l’ nuntempo [kiu] ricevas multe da spaco ĉi-numere”.
ReproduçãoReliefe, la artikolo “Ĉiu tago estas Tago de Infanoj”, publikigita kune kun la foto de la Eduka Instituto José de Paiva Netto, situanta en la ĉefurbo de San-Paŭlo, Brazilo.
Oni publikigis artikolojn de la ĉefgvidanto de LBV, kiuj pritraktas la Evangelio-Apokalipson de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kaj ankaŭ mesaĝojn pri valorigo de la Vivo. Ili estas: “Amikeco, jen mia Religio”, “Ĉiu tago estas Tago de Infanoj” kaj “Prevento kontraŭ memmortigo”. Krom tio, la publikigaĵo ankaŭ registris en siaj paĝoj tekston pri la Portalo Bona Volo titolitan “Tabakfumado, plurflanka plago”.
Rilate la agadon de Legio de Bona Volo en la esperanta movado, la gazeto emfazis ke “efektive ĝi estas fenomeno interna al la E-mondo, kaj tial ĝi meritas foje atenton”. Kaj reliefigis, sinsekve, per resuma prezento de la ĉefgvidanto de LBV: “Paiva Netto naskiĝis la 2an de marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro. Verkisto, ĵurnalisto, radiokomunikanto, komponisto kaj poeto”.
La Esperanta Fako de Legio de Bona Volo dankas la noblan iniciaton de la prestiĝa Heroldo de Esperanto kaj de tiom da aliaj komunikiloj, kiuj tra la mondo kunhavigas la fratan mesaĝon de LBV.
Marto 27, 2014 | Ĵaŭde | 9h00m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Ekde sia origino Legio de Bona Volo (LBV) disvastigas idealojn de la lingvo internacia Esperanto, kiu multe identiĝas kun tiuj de la Institucio mem — tiuj pri Paco kaj kunfratiĝo de la popoloj el ĉiuj landoj. Per sia Esperanto-Fako, LBV kalkulas je la valora kunlaboro de esperantistoj el la tuta mondo, kiuj daŭre diskonigas la laboron kaj la fratan mesaĝon de LBV. Jam ĉi-jare (2014), oni faris diskonigadon en diversaj komunikiloj (per radio, TV, interreto, presitaj publikaĵoj) en Albanio, Aŭstrio, Barato, Brazilo, Ĉinio, Hungario, Irano, Nederlando kaj Vjetnamio.
En la januara eldono de la novaĵletero Aŭstraliaj Esperantistoj aperis du artikoloj de la verkisto Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo: "La mondo naskiĝis kun muziko" kaj "Religia Demokratio". La sama informilo diskonigis noton pri la partopreno de LBV en la 49a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Florianopolo, ŝtato Sankta Katarino, inter la tagoj 24a kaj 28a de januaro. Ankaŭ en Aŭstralio, la evento estis diskonigata per la revuo Tamen Plu, laŭ iniciato de ties redaktistino Catherine Taggart.
Ankaŭ la redaktisto de la bulteno de Albana Esperanto-Instituto, la ĵurnalisto kaj universitata profesoro Bardhyl Selimi, reliefigis la du supre cititajn artikolojn de la edukanto Paiva Netto, okaze de la Monda Tago de Muziko (la 15an de januaro) kaj de la Monda Tago de Religio (la 21an de januaro).
La blogo Esperanto Ilustrita, eldonita de la brazila radioparolisto Fabiano Henrique, reliefigis la partoprenon de LBV en esperantaj eventoj kaj ankaŭ la dokumentofilmon pri la Templo de Bona Volo (TBV), situanta en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo. Siavice, la dulingva retinformilo de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) reliefigis la ĉeeston de la prezidanto de BEL, Evandro Avellar, en la Ekumena Ago realigita en la Templo de Paco speciale por la Monda Tago de Religio.
Unu el la retradioj plej prestiĝaj en la tutmonda esperantista movado, la retejo de Ĉina Radio Internacia, publikigis la artikolon "Esperanto: Kial ne?", prenitan el la 72a eldono de la revuo BONA VOLO, eldonita kaj lanĉita de LBV la pasintan januaron.
En la Monda Tago de Nula Diskriminacio, s-ro Naga Siva Kotha, el Barato, kunhavigis per sia mikroblogo Tvitero la artikolon de Paiva Netto “Aidoso — Viruso de antaŭjuĝo damaĝas pli ol la malsano mem”, kiu estis diskonigata ankaŭ de d-ro Nguyen Xuan Thu, el Vjetnamio, per lia persona blogo. Siavice, s-ro Blazio Vaha, el Hungario, aperigis en sia blogo artikolojn pri la naturmedio, el la Portalo Bona Volo.
La oficiala organo de Irana Esperanto-Asocio, Irana Esperantisto (IREA), kaj la retejo El Popola Ĉinio, unu el plej gravaj en la esperanta movado, aperigis la omaĝon de Esperanta Fako de LBV por la Tago de Zamenhof (la 15an de decembro), kreinto de la internacia lingvo.
Esperanto-Fako de Legio de Bona Volo dankas la noblan iniciaton de tiuj kaj de ĉiuj amikoj de Bona Volo, kiuj tra la mondo kunhavigas la fratan mesaĝon de la Institucio: Bardhyl Selimi (Albanio); Catherine Taggart kaj Roger Springer (Aŭstralio); Chen Ji kaj Zhang Ping (Ĉinio); Fabiano Henrique, Fernando Maia Jr. (Brazilo); Anneke Schouten-Buijs (Nederlando); Blazio Vaha (Hungario); Naga Siva Kotha (Barato); Simin Emrani (Irano); Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio). Daŭre vizitu la Portalon Bona Volo kaj skribu al ni: esperanto@bonavolo.com.
Eksprezidanto de Akademio de Esperanto revenis al Spirita Patrujo
Jéssica Botelho
Marto 25, 2014 | Marde | 18h27m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
La profesoro Geraldo Mattos Gomes dos Santos, 82-jara, revenis al Spirita Patrujo en la pasinta dimanĉo, je la 23-a, en la urbo Kuritibo, subŝtato Paranao, Brazilo. Lastoktobre la eksa prezidanto de Akademio de Esperanto (AdE) estis trafita de cerbovaskula akcidento, kaj ekde tiam lia kuracado okazis parte en malsanulejo, parte hejme. La lastaj omaĝoj okazis en la Vertikala Tombejo de Kuritibo, lunde, la 24-an de marto 2014, je la 11h.
Vivian R. Ferreira
O prof. dr. Geraldo Mattos, com o best-seller do escritor Paiva Netto Reflexões da Alma, lançado também na língua internacional durante o 8º Congresso Pan-americano de Esperanto, o 46º Congresso Brasileiro de Esperanto e o 31º Congresso da Juventude Esperantista Brasileira, ocorridos em São Paulo, Brasil, no ano de 2011.
SUKCESA ESPERANTA VIVO Lingvisto, emerita profesoro de Federacia Universitato de Paranao kaj de Pontifika Katolika Universitato de Paranao (PUC-PR), Geraldo Mattos naskiĝis je la 28-a de junio 1931 kaj eklernis Esperanton en 1947. En 1970 li fariĝis membro de Akademio de Esperanto, de kiu li estis prezidanto inter 1998 kaj 2007. Li estas iama prezidanto de Paranaa Esperanto-Asocio kaj unu el la kunfondintoj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE), en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.
Lia vasta verkaro estas plurfaceta: ĝi inkluzivas lingvistikajn studojn pri la portugala kaj pri Esperanto, studojn pri instruado de tiuj du lingvoj, poemojn kaj romanojn originale verkitajn en la inernacia lingvo. Inter aliaj verkoj, kiu distingis la vivon de Geraldo Mattos estas La tento de junulo, Arĉoj, La Nigra Spartako kaj La deveno de Esperanto. Pere de Akademio de Esperanto, li eldonis la libron Centjara Esperanto, okaze de la centjara datreveno de la planlingvo, en 1987.
Ĉe la muzika kampo, li kunverkis la kanton Nun tre malfruas, publikigitan en 1957. Kune kun la brazila esperantisto Flávio Fonseca li komponis la kanzonojn de la KD Simbiozo, eldonita de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) komence de la 2000-a jardeko.
AMIKO DE BONA VOLO Dum la 42a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en julio 2007, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Geraldo Mattos, ke en tiu tempo prezidis la Akademion de Esperanto, salutis la teamanojn de la Esperanto-Fako de Legio de Bona Volo okaze de la evento, kaj dankis pro la eldonaĵo de tiu Institucio, titolita Paco por la Jarmilo, kiu estis lanĉita dum la okazaĵo.
“Mi plezure kaj honore akceptas la reprezentantojn de LBV, kiu estas ia Institucio ege laŭdinda, kun idealoj tute kristanaj, kiuj evidente kongruas kun la idealoj de Esperanto, pri Frateco, Boneco, Amikeco kaj tiel plu. Mi elkore dankas pro la revuo. Diru al Paiva Netto, ke mia koro estas kun li kaj kun ĉiuj, kiuj kredas tion, kion predikas LBV”, diris li en la okazaĵo. La deklaraĵo aperis en la revuo BONA VOLO n-ro 62.
Legio de Bona Volo kaj sia direktoro-prezidanto, José de Paiva Netto, dediĉas la plej sincerajn vibrojn pri Paco al la Eterna Spirito de profesoro Geraldo Mattos, ankaŭ direktitaj al liaj ĉiuj familianoj kaj amikoj.
Kun informoj de Paranaa Esperanto-Asocio kaj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.
Januaro 21, 2014 | Marde | 17h34m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Braziljo, Brazilo — La 9an de Januaro, la Templo de Bona Volo (TBV) akceptis grupon de aktivuloj de la lingvo internacia Esperanto, kreita de la pola lingvisto, d-ro L.L. Zamenhof. Dum la vizito, oni trairis la diversajn ĉambregojn de la Templo de Paco.
José GonçaloParte do grupo que visitou o Monumento, na última quinta-feira, 9 de janeiro.
La grupo — konsistanta el vizitantoj de Svedio, Pollando, Finnlando kaj Italio — ĉirkaŭiris sur la spiralo de la Navo de TBV, loko destinita por meditado kaj enpensiĝo, kie ĉiuj havis la okazon preĝi sub la Sankta Kristalo, kiu troviĝas sur la supro de la Piramido. Poste, ili sin direktis al la Egipta Ĉambro, konatiĝante kun la Galerio de Arto de TBV, la Memorigejo Alziro Zarur kaj la Sankta Fonto.
Laŭ la ĵurnalistino kaj radio-parolisto Barbara Pietrzak, reprezentanto de la estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), el Pollando, unu el la ĉefaj celoj de la vojaĝo al Brazilo estis ĝuste koni la Templon de Bona Volo: “tio estis unu el niaj ĉefaj planoj”.
Paulo César PereiraLa paro Olli Paula, el Finnlando, kaj Maria Rosaria Lucchi, el Italio.
Kaj ŝi kompletigas, dum intervjuo al Superreto Bona Volo pri Komunikado*: “Ni kore dankas al vi pro la kora bonvenigo, pro la prezento, pro tiu ke ni ĉiuj riĉiĝis, pro ĉi tiu vizito kaj ankaŭ ke tiujn spertojn ni portos al niaj medioj. Iuj al Pollando, aliaj al Svedio, al Finnlando, al Italio. Do nia relativa malgranda grupo, sed internacia grupo portas iun tre gravan mesaĝon. [...] Gratulon pro tiu ĉi laboro kaj ni esperas daŭrajn informojn pri via laboro”.
Ankaŭ la paro Olli Paula, el Finnlando, kaj Maria Rosaria Lucchi, el Italio, miris pro la etoso kaj propono de la Senlima Ekumenismo de la loko, kiel reliefigas s-ro Olli: “Estas tre grava ideo kaj al mi multe plaĉas la Templo [de Bona Volo]. Kaj ankaŭ ĉi tiu Egiptia Ĉambro estas tre bona, tre bela. Bone ankaŭ konstruita kaj planata. [...] Kiam mi ankaŭ vidis la kristalon, mi rimarkis ke tiuj lumoj, venantaj el la blanka lumo, havas diversajn kolorojn sur la altaron. Tio estis tre bela”.
Konu ankaŭ vi la Templon de Bona Volo, unu el la Sep Mirindaĵoj de la brazila ĉefurbo, situanta ĉe SGAS 915, lotes 75/76 — Asa Sul. Aliajn informoj per la telefono: (+5561) 3114-1070.
____________________________________________ *Super Reto Bona Volo pri Komunikado — ĉi tiu esprimo rilatas al la Komunikiloj 100% Jesuo, kiuj celas disvastigi la fratajn idealojn de la Senlima Ekumenismo: Super Reto Bona Volo de Radio, TV Bona Volo (kanalo 20 de SKY), Reto Edukado kaj Estonteco de Televio — Reeduki, Portalo Bona Volo kaj la publikigaĵoj pri Ekumena Spiritualeco.
Decembro 02, 2013 | Lunde | 18h19m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Pli ol sento, dankemo movas milionojn da homoj ĉirkaŭ la mondo reciproki la ricevitan helpon kaj plenumi ĝin en solidaraj agadoj. Vidante la rideton sur aliula vizaĝo, ili entuziasme trovas en volontulado ĝustan vojon por renkonti la feliĉon, ĉar ili vidas propraokule la aliiĝon por plibona vivo de multaj aliaj ricevantoj kaj donacantoj.
La fakulino pri turismo, Rosivane de Ávila Batista, rememoras pri feliĉaj momentoj travivitaj en Legio de Bona Volo, dum ŝi loĝis en Brazilo.
Dankemo, plifortigita de iu idealo kaj devontigo al la kaŭzo, fariĝas unu el la fundamentaj elementoj por engaĝiĝo en volontulado. Tiu humaneca formulo resumas tion kio okazis en la vivo de la fakulino pri turismo, Rosivane de Ávila Batista. En la jaro 2005, ŝi finis la kurson pri kapabligo de kelnerino proponitan de la Komunuma Centro por Socia Asistado de Legio de Bona Volo (LBV), en la urbo Ribeirão Preto (Brazilo). En la sama periodo, ŝi komencis agadi kiel volontulo en la lecionoj pri teatraĵo por infanoj favorataj de la programo LBV: Infano: Estonteco en la Estanteco!.
"MI REVENAS AL ORLANDO KUN TIU DOLĈA REMEMORO PRI LBV" Nuntempe, Rosivane loĝas en Orlando, Florido (Usono), kaj, okaze de promeno en Brazilo, nepre volis reveni al LBV por danki la oportunojn ricevitajn en la Institucio. “Mi ne vidis la horon veni ĉi tien danki, ĉar vi ne povas imagi kiel tiu kurso, kiun mi vizitis ĉi tie en LBV, helpis min en mia laboro en Usono. Tial, mi dankas pro la lernoportuno, kiun mi uzas en la hotelfako, kaj pro tio ke mi konatiĝis kun ĉi tiu mirinda hejmo, kiun akceptas nin kaj instruas al ni semi la Bonon. [...] Nun mi venas ankaŭ reciproki tion per kelkaj donacetoj por la infanoj, ĉar mi ĉiam memoras pri ili kun amemo”, sciigas Rosivane, dum liverado de edukaj ludiloj por la infanoj helpataj de LBV.
Reliefigante eltrovojn de novaj kapabligoj el sia agado en LBV, kiel lernanto kaj kiel kunlaboranto, la junulino pluan fojon montris sian dankemon: "Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj, mi partoprenis kiel volontulo, kiam mi venis ĉi tien instrui teatraĵon por la infanoj kaj mi ja volis esti hodiaŭ partoprenanta en la ĉiutaga rutino, ĉar la tempo kiun mi pasigis ĉi tie estis tre kontentiga. Mi revenas al Orlando kun tiu dolĉa rememoro pri LBV en la koro kaj ĝia adreso en Novjorko por esti pli proksima [...]. Kiu agadas en LBV kiel volontulo, kunportas tiun bonan senton dum la cetera vivo; mi certas ke tio tre signife rolos en la vivo de tiu homo".
Arquivo Pessoal La junulo Hayan Carlson prelegas en la Komunuma Centro por Socia Asistado de LBV, en Itabuna (Brazilo), pri la temo “Profesia progreso”.JUNULO REVENAS AL LBV POR RECIPROKI KION LI LERNIS Bonŝance, historioj kiel tiu de Rosivane ripetiĝas ĉiutage. Antaŭ 13 jaroj, la junulo Hayan Carlson vizitis la kurson pri informadiko en la Komunuma Centro por Socia Asistado de LBV, en la urbo Itabuna, ŝtatinterno de Bahio (Brazilo). Nuntempe diplomiĝanta pri Administrado, Hayan partoprenis en grupo de volontuloj, kiuj, ekde la dua duonjaro de 2012, gvidis prelego-serion. Siavice, li prelegis pri la temo “Profesia progreso” kaj prezentis al la favoratoj de LBV panoramon de la labormerkato kun emfazo je kvalifiko, kuraĝigante novajn lernantojn.
Laŭ la universitatano, tiu iniciato de la Institucio malfermas la scio-pordojn al multaj gejunuloj. Li citas sian propran ekzemplon: “Antaŭ 12 jaroj, la kurso pri informadiko de LBV multe helpis min en la profesia kariero. Tiu kurso estis ia malferma pordo al la labormerkato, kien, danke al Dio, mi sukcesis eniri. La hodiaŭa sperto estis kontentiga, multaj homoj elliris el ĉi tie kun tiu sento ke ankaŭ ili kapablas realigi siajn revojn. Mi dankas al LBV pro la okazo povi kunhavigi iom de mia scio... mi restas feliĉa”.
En tiu 5a de decembro, Internacia Tago de Volontulo, LBV gratulas kaj dankas al vi, amiko de Bona Volo, kiu pere de via volontula laboro garantias ke tutaj familioj povu konstrui plibonan estontecon por si kaj por la societo en kiu ili vivas. Nian eternan dankemon al vi pro la dediĉita tempo, pro la kunhavigita kono kaj pro la heredaĵo postlasita al la venontaj generacioj.
Se vi ankoraŭ ne estas kunlaboranto kaj volas partopreni en tiu teamo de Solidareco, elektu sube tiun filion de Legio de Bona Volo plej proksiman al vi:
Estas sennombraj aktivadoj al kiuj vi povas aliĝi kaj komenci helpi plibonigi la vivon de miloj da familioj. Vi povas ankaŭ rete mondonaci pere de www.legionofgoodwill.org.
Esperantigita de Joseo Tenorjo Revizio de Maria Aparecida da Silva