Nathan Rodrigues

Vera amikeco: 7 sintenoj, kiuj pruvas, ke vi estas bona amiko

Nathan Rodrigues

Februaro 13, 2017 | Lunde | 15h18m | Ĝisdatigita la 11-an de Majo, je 12h01m

Vera amikeco postvivas ĉiujn provojn de tempo kaj distanco. Se la sento estas reciproka, restu certa, ke ĝi daŭros. Kaj eĉ pli bone: ĝi daŭros firma kaj forta!

Ne gravas, ĉu ni havas apud ni multajn aŭ malmultajn homojn. Se ili estas bonaj geamikoj, tio sufiĉas. Ili eble ne havas la saman sangotipon kiel ni aŭ kundividas la saman familinomon, sed ili sentos pri ni — kaj ni pri ili — la saman zorgon kaj respekton, kiun ni sentas pri niaj gefratoj (aliaj amikoj, kiujn ni havas en la vivo!). Ili ja restos proksimaj ĉiam, kiam ni bezonos, sendepende de la situacio.

Ĝuste ĉar vera amikeco pruviĝas

Je ĝojaj horoj…

… kaj malĝojaj!

Precize! Bona amiko scias…

Kundividi

Kaj ni ne parolas nur pri materiaĵoj. Vera amiko ĉiam ĉeestos en la momentoj, kiuj markas niajn vivojn, kiom ajn etaj kaj simplaj.

Riproĉi nin, kiam ni bezonas

Jes, amikeco ankaŭ baziĝas sur la frazo “ne ĝuste tiel…”, kiun ni aŭdas jen kaj jen. Bona amiko ne ceremonios averti nin, se li rimarkos, ekzemple, ke ni neglektas nian sanon aŭ plurfoje misagas.

Pardoni niajn fuŝojn

Amiko klopodas kompreni nian eraron — eĉ kiam ĝi estas kruda – kaj pardonas nin. Kondiĉe, ke ni klopodu ne misagi denove, ne vere?

Apogi niajn decidojn

Se temas pri nia feliĉo, restu certa: amiko, kiu estas vera amiko, apogos niajn decidojn. Finfine, nia ĝojo estos ankaŭ lia ĝojo.

Kaj respekti nin tiaj, kiaj ni estas

Eble vi pensas tiel kaj li pensas alie. Eble vi apogas unu teamon kaj li ĝian plej fortan konkuranton. Eble via preferata koloro estas la blua kaj lia estas la verda. Tio ne gravas, se la amikeco estas sincera. \o/

Ĉu tiu profilo taŭgas por vi? =D

Reprodução BV

NENIU ESTAS SOLA

Ĉar ni parolas pri vera amikeco, gravas, ke ni rememoru, ke ekzistas amiko por ĉiuj horoj, kiun ni ĉiam povas fidi: JESUO, la Ekumena Kristo. Li subtenas kaj helpas nin dum ĉiuj momentoj de nia vivo; sufiĉas, ke ni serĉu Lian helpon per preĝado.

Vivuon al ĉiu vera amikeco! \o/

Esperanto

8 kuriozaĵoj pri ridado kaj ĝiaj bonfaroj al sano

Nathan Rodrigues

Novembro 14, 2016 | Lunde | 9h24m | Ĝisdatigita la 25-an de Aprilo, je 10h05m

Ridado estas multe pli ol elmontro de feliĉo. Tiu gesto simpla ― kaj kontaĝa ― alportas serion da bonaĵoj al sano, ĉu vi scias? Portalo Bona Volo listigis kelkajn kuriozaĵojn, kiuj pruvas, kiel bona ridego helpas, ke ni havu bonan vivkvaliton.

1. Ĝi estas unu el la malmultaj universalaj gestoj. Salutoj povas prezenti malsamajn signifojn en malsamaj regionoj en la mondo, sed ridado estas elmontro de ĝojo ĉie sur nia mondo!

2. La korpo laboras pli multe por sulki la frunton ol por rideti. Por esprimi zorgemon, ni uzas pli da muskoloj ol por esprimi feliĉon.

3. Kiam ni ridas, ni movas 12 vizaĝajn muskolojn. Kiam ni samtempe parolas kaj ridegas, tiu kvanto kreskas al 84! Kaj tiu vizaĝoekzerco streĉas la haῠton kaj povas prokrasti aperadon de haŭtsulketoj.

4. Kiam vi larĝe ridas, malpliiĝas la niveloj de kortizolo kaj adrenalino en la sango ― hormonoj de streso ― kaj nia cerbo komencas produkti endorfinon, nome substancon, kiu malstreĉas nin. Tiel, la korpo produktas pli da defendoĉeloj kaj plifortigas la imunsistemon. Ridi eble estas plej bona kuracilo

5. Esploro farita en Svedujo science pruvis, ke ridado estas kontaĝa. Ĉu vi scias, kial? Kiam ni vidas ridantan personon, tiam ankaŭ nin kaptas tiu emo. Ridado vere kontaĝas!

6. Se vi ridas dum po 10 ĝis 15 minutoj ĉiutage, tiam vi konsumas po 10 ĝis 40 kalorioj.

7. Nelonga interparolo inter geamikoj, kiu daŭras proksimume 10 minutojn, kaŭzas mezume 5 ĝis 8 ekridojn.

8. Ridado plialtigas memestimon kaj alportas sinsekvon da agrablaj sentoj, kaj helpas forigi negativajn sentojn, kiel malĝojo kaj eĉ depresio.

Ĉu vi vidis? Ridado kontaĝas kaj estas bonega signo, ke feliĉo ĉeestas dum viaj tagoj! =D

Esperanto

Lernu kiel malkreskigi aermalpurecon kaj ŝirmi la ozontavolon

Nathan Rodrigues

Septembro 16, 2016 | Vendrede | 11h18m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h08m

La Planedo Tero jam montras, ke ĝia situacio meritas prizorgon, kaj ne ekzistas pli krianta simptomo ol la tutmonda plivarmiĝo. Laŭ informoj de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por la Medio, dum la pasintaj 100 jaroj la marnivelo altiĝis je 10 ĝis 25 centimetroj kaj karbonduoksido, la ĉefa kaŭzanto de la forcejefiko, respondecas pri 85% de la altiĝo de temperaturo de la Tero dum la pasintaj 10 jaroj. Ĉu eblas bremsi tiun ĉi fenomenon? Jes, ja eblas. Kaj la decida paŝo por repeli tiun evoluon estas malkreskigi aermalpurecon.

shutterstock

Laŭ la Monda Organizo pri Sano,  pli ol 80% de la tutmonda urba loĝantaro estas elmetata al aermalpureco. Raporto diskonigita de tiu internacia organo en la komenco de ĉi tiu jaro ankaŭ montras, ke junuloj, maljunuloj kaj malriĉuloj estas la plej sentemaj al la efikoj de tiu fenomeno. En tiuj urboj, aermalpurigo — kaŭzata precipe de la bruligo de fosiliaj fueloj (minerala karbo kaj petrolaĵoj) — rezultigas multajn malutilojn al sano, kiel astmon, kormalsanojn, pulmokanceron, nazinflamojn kaj bronkinflamojn.

+ Paiva Netto skribis: “Atentu, ni spiradas morton!”

Por pruvi, ke simpla kutimŝanĝo ja multe povas favori nian kolektivan loĝejon, Portalo Bona Volo listis kelkajn proponojn, kiuj helpas malkreskigi aermalpurecon, donante helpeton al la ozontavolo. ;)

Shutterstock

Kial ne petveturi?

Kiom da laborkolegoj loĝas proksime de vi? Se vi sukcesis memori du ĝis kvar personoj, kial ne organizi sistemon de petveturado? La logiko estas simpla: kvar pasaĝeroj signifas kvar malpliajn aŭtomobilojn en trafiko. Ŝparu tempon, sanon kaj nian planedon!

Veturu omnibuse aŭ subtrajne

Alia propono estas lasi vian aŭtomobilon garaĝe kaj uzi publikan transportadon. Krom ŝpari karburaĵon, vi ankaŭ ne bezonos zorgi pri parkumejo. Laŭdezire profitu la vojaĝtempon por ĝisdatigi vian legadon aŭ aŭskulti muzikon.

SEJA NATURAL: Os produtos orgânicos devem ser privilegiados na compra. O modelo tradicional de agricultura de larga escala é insustentável para o meio ambiente, consumidores e produtores. Estudos comprovam que os agricultores orgânicos que seguem um enfoque agroecológico conseguem resultados satisfatórios em vários aspectos ligados à sustentabilidade. E como identificar os produtos orgânicos? O selo de qualidade orgânico é um indicativo de que os alimentos foram produzidos e processados de acordo com as normas orgânicas, o que significa um adicional de qualidade agronômica quando comparado ao alimento convencional.

Produktoj amikaj al nia planedo

Preferu produktojn, kiuj ne fiefikas sur la medion. Elektu organikaĵojn, sen aldono de venenoj kaj originantaj el fonto, kiu respektas la naturon. Daŭripovaj pakmaterialoj, malkaraj kaj reuzeblaj, ankaŭ estas bona elekto. Evitu plastsaketojn, konsentite?

ecologicamentecorreto.com

Evitu brulfajrojn

Jes, ni povas per kelkaj procedoj eviti, ke fajro disvastiĝu, precipe dum la senpluvaj periodoj. Ne forĵeti rubon surgrunden, ekzemple, estas bonega maniero eviti brulfajron. Se vi ankoraŭ havas la malsankaŭzan kutimon fumi, ni rememorigas, ke vi devas konvene forĵeti cigaredrestaĵojn, neniam surgrunden nek antaŭ ol ili plene estingiĝis.

Shutterstock

Faça a separação do lixo doméstico. Isso faz a diferença!

Recikligu

Recikligado estas unu el la plej simplaj manieroj, kiuj povas savi nian planedon. Disapartigu vian rubon, almenaŭ la sekan kaj la organikan, kaj sendu ĝin al recikligo. Se ne disponeblas en via kvartalo laŭspeca rubkolektado, interkonsentu kun kelkaj najbaroj, tiel ke unufoje semajne al unu el vi estos komisiita porti la rubon al konvena ejo.

Arquivo

Kontraŭstaru al malŝparo de nutraĵoj!

Ĉirkaŭ unu triono de la nutraĵoj produktataj en la mondo estas malŝparitaj. Pri tio perdata dum la produktoŝtupoj nenion ni povas fari, tamen pri la manĝopretaj nutraĵoj, kiujn ni forĵetas en rubujon, ni ja respondecas. =)

FAVORE AL LA NATURO

Legio de Bona Volo (LBV) starigadas, ekde la 40-aj jaroj, Edukadon kun Ekumena Spiriteco1 ĉe ĉiuj siaj unuopaj centroj (en Brazilo kaj eksterlande), por la disvolvigo de mediapoga konscio ĉe infanoj, junuloj, plenkreskintoj kaj maljunuloj. Temas pri ennoviga pedagogia gvidlinio, kiu kapablas formi Planed-Civitanojn, plene konsciajn pri siaj respondecoj pri sociala kaj media justeco kaj pri sia kapablo kontribui ankaŭ per la praktikado de ekumenaj valoroj. Daŭripoveco estas pritraktata per prelegoj, ludmetiejoj kaj praktikaj aktivecoj, kiuj emfazas la gravecon de mediŝirmado. Temoj kiel recikligo, konvena disapartigo de rubo, akvoŝparado kaj plantkultivado estas konstante pritraktataj.

En sia artikolo Homo: estingiĝanta specio, la direktoro-prezidanto de la Institucio, José de Paiva Netto, emfazas: “Legio de Bona Volo neniam kontraŭis progreson, tamen ĝi malaprobas malpurigadon de akvofontoj kaj plaĝoj, faligadon de arbaroj, transformadon de kampoj en rubodeponejojn, resume, agresadon al la naturmedio. Ĉar ĝi konsideras, ke detruado de la Naturo estas estingado de la homa raso, ĉar ĉiumomente, en diversaj landoj, la homo fosas sian propran tombon, pro deziro riĉigi sin ajnakoste”.

___________________________
¹ Valoroj de Ekumena Spiriteco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj, kun pli ol 6 milionoj da venditaj ekzempleroj. 

Esperanto

Solidareco inter bestoj kaj homoj

Nathan Rodrigues

Juno 10, 2016 | Vendrede | 9h58m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h48m

Multaj kuracistoj serĉas rimedojn por aliigi kuracadon al plezura aktivado por la paciento. Ĉi-rilate, terapio akompanata de bestoj pli kaj pli populariĝas en medicino. Jam diskonigita en Eŭropo kaj Usono, ne temas pri praktiko anstataŭanta konvenciajn terapiojn kaj kuracadojn, sed pri komplemento por plibonigi la vivkvaliton de personoj kutime ignorataj de la socio, kiel pacientoj kun handikapoj fizikaj, sensaj, mensaj kaj motoraj.

“Bestoj humanigas la hospitalan medion. Ene de iu institucio, la persono eniras en staton de granda izoliteco. (…) Tiu situacio kreas streĉiĝon, kio rezultigas malaltan nivelon de la imunsistemo. Tio povas malsanigi homon pli facile. Tial, per helpo de bestoj, ni venigas la eksteran mondon en la hospitalon”, klarigas Silvana Prado, brazila psikologiistino kaj fondintino de NRO Patas Therapeutas, al la programo Solidara Socio*, de TV Bona Volo.

Ŝi rakontas kiel oni realigas tiun solidaran laboron en ŝia NRO: “Ni plenumas du tipojn: Ni laboras per ‘akompanata aktiveco’, dum kiu la hundoj venas surloken, ludas kun la infanoj, saltas sur la liton; la maljunuloj promenas; temas pri okazo pli malofta. Ni realigas ankaŭ la ‘akompanatan terapion’, kiu okazas akompane de iu sanlaboristo. Ni akceptas pacientojn maljunajn kun Alzheimer-malsano, kaj faras aktivecojn por plibonigo de kogno, memoro, memoraĵoj, kaj ankaŭ fizioterapio”.

La specialistino asertas ke, por garantii la atendatajn plibonigojn de sanstato , la dombestoj bezon'as havi trajton, kiu respondas al la neceso de la paciento. “Ili devas esti amemaj, ŝati homojn kaj aliajn bestojn. Ili ne povas havi malamikajn kondutojn, kiel mordi kaj graŭli. Krom amemo, ili bezonas havi bazan trejnadon por ke oni havu pli bonan regadon super ili. Menciindas ankaŭ tiu flanko pri sensivemo, rilatanta la kvin sensorganojn. Ili ne povas senti sin ĝenata, ekzemple, se oni tuŝas ilin.”

Ĉar temas pri kuracado en hospitaloj, diversaj zorgoj devas esti konsiderataj. “Ni havas besto-kuracistinon, kiu akompanas niajn dombestojn. Ili ricevas kvar vakcinojn. (...) Kaj ili bezonas regule baniĝi, esti senigitaj je tartaro, kun la dentoj kaj felo brositaj, tonditaj ungoj ktp. Post tio, la besto-kuracistino liveras la raporton de ĉiu besto, kiu deĵoros en la hospitaloj. Antaŭ kaj post la deĵoro, iliaj piedoj estas purigitaj per potencaj baktericidoj, por ke ili ne havu problemon.”

La terapio akompanata de bestoj postulas nek rason nek grandon specifajn. Laŭ la psikologiistino, la kuracado per helpo de bestoj estas efika, ĉar la bestoj oferas ion plian por la malsanuloj: “La bestoj ne juĝas nin kaj akceptas nin tiaj, kiaj ni estas. Ni povas esti vunditaj aŭ en radseĝo, ili ne vidas problemon en tio kaj amas nin iel ajn.”

Kiu havas enhospitaliĝintan konatulon kaj volas realigi iun aktivecon kun la dombesto de la paciento mem, tiu bezonas konsulti la hospitalon. Krome, kiu volas aliigi sian beston al helpanto dum kuracado de enhospitaliĝintaj pacientoj, tiu devas unue serĉi hospitalojn, kiuj permesas tian terapion, kaj realigi testojn por vidi ĉu la besto estas konvena por tiu funkcio, ĉar ĝi devas esti trankvila, vakcinita, obeema, fidinda kaj afabla. 

______________________________________

*La programon Solidara Socio elsendas Bona Volo TV de lundo ĝis vendredo, je 3h30, 18h30 kaj 22h30, kaj dimanĉe je 7h30 kaj 22h, (laŭ brazila horzono). Vi povas rete akompani ĉe la Portalo Bona Volo www.bonavolo.com

Esperanto