Legio de Bona Volo ĉeestis en la Esperanto-Kongreso en ŝtato Bahia, Brazilo

La plej granda evento por Esperantistoj en Brazilo havis la partoprenon de infanoj prizorgataj de tiu Institucio

Novembro 21, 2024 | Ĵaŭde | 14h43m | Ĝisdatigita la 26-an de Novembro, je 9h53m

“Scioj, Kulturoj kaj Praktikoj” estis la temo de la 58-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 42-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, eventoj kiuj okazis de la 14-a ĝis la 17-a de Novembro, en la Salono Elmano Castro de la Grande Hotel da Barra, en urbo Salvador, ŝtato Bahia, Brazilo. La aranĝo estis organizata de la Brazila Esperanto-Ligo kaj de la Brazila Esperantista Junulara Organizo.

Arquivo BV
Infanoj prizorgataj de LBV, Querino Neto kaj Izabel Andrade, prezidanto kaj vic-prezidantino de la Brazila Esperanto-Ligo.

 

Angélica Ferreira Basso
Prezento de la infanoj prizorgataj de LBV en la solena kunsido de la 58-a BKE kaj 48-a BEJK.

La malfermo de la evento okazis  la 14-an de Novembro. Je la 10-a horo ĝis la 12-a matene, dum solenaĵo ĉe Salvadora Magistratejo, situanta ĉe Placo Thomé de Souza, s/n, kiam la infanoj prizorgataj de la Komunuma Socia Asista Centro de Legio de Bona Volo (LBV), en la urbo Lauro de Freitas, prezentis muzikon, inkluzive kanton en Esperanto. LBV ankaŭ havigis al la ĉeestantaro siajn publikigaĵojn en tiu lingvo, ekzemple la libron Meditadoj el la Animo, de verkisto Paiva Netto kaj la infanlibron Fabloj el la Naturo.

LBV kaj Esperanto

La kunrilato de Legio de Bona Volo kun Esperanto devenas de la komenco de la propra Institucio en la 1940-aj jaroj, kiam ĝia fondinto, Alziro Zarur (1914-1979), substrekis la potencialon de evoluigo de la lingvo iniciata de Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917), kunligante ĝin al la laboro de organizo, kiuj antaŭenigas la idealojn de paco kaj frateco inter la popoloj, kiuj ankaŭ estas kundividitaj de la Esperantistoj. Sub la gvidado de la prezidanto de LBV, la ĵurnalisto, verkisto kaj komponisto José de Paiva Netto, la lingvo ricevis ankaŭ grandan subtenon, kun partopreno en renkontiĝoj de Esperantistoj kaj la disvastigo de eduka kaj kultura enhavo gvidata de la Ekumena Spiriteco, kiel en la revuo BONA VOLO, infanaj libroj, verkoj pri ekumena kaj solidara afero, publikaĵoj tra interreto kaj la tuta bonfara laboro de tiu Institucio. Laŭ la ĉefgvidanto de LBV, Esperanto estas unu el la elstare gravaj kulturflankoj de Legio de Bona Volo: “Pro ĝi, la lingvo jam ne estas baro kontraŭ elmontro de niaj konceptoj kaj praktikado de Solidareco, kaj tio prezentas en Ekumenismo de la Koroj decidan faktoron por tutplaneda kunfratiĝo”, asertas Paiva Netto.

INFORMSERVO:

Evento: 58-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 42-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso

Dato: 14-a ĝis 17-a de Novembro 2024

Loko: Salono Elmano Castro, ĉe Grande Hotel da Barra, en la 1-a etaĝo

Adreso: Rua do Forte de São Diogo, 2, Barra — Salvador/BA

Informoj: https://esperanto.org.br/kongreso/