Bob Felby (Aŭstralio)
El la Redakcio
Decembro 17, 2013 | Marde | 14h46m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Eldonejo Elevaçảo en Sao Paŭlo/SP, Brazilo, eldonis tre legindan verkon de José de Paiva Netto kun 255 paĝoj, 23 cm x 15.5 cm x 2 cm. En la fino de la libro troviĝas kvar paĝoj da elbibliaj versoj, tabelo de ĉiuj nomoj menciitaj en ĝi, kvar paĝoj bibliografiaj kaj la vere lastaj 14 legindaj paĝoj estas biografio de Paiva Netto.
Temas pri libro pri amo bazita sur kristismo, sed Paiva Netto nomas ĝin ekumena kvankam mi nomus ĝin tutmonda, ĉar ĝi certe ne limiĝas al nura kristismo, sed ampleksas ankaŭ ĉiujn aliajn religiojn sur tiu ĉi Tero. Paiva Netto parolas pri "Unu Tutmonda Religio" kaj ni esperantistoj ja scias, ke ankaŭ Zamenhof antaŭvidis tion saman. Kelkfoje oni aŭdas la vortojn "Universala Religio", sed mi ne kuraĝas uzadi ilin, ĉar mi ne estas certa pri la religioj sur aliaj planedoj.
LEGU ALIAJN RECENZOJN
- Adrienne Pásztor (Hungario)
- Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
- José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
- Georgi Mihalkov (Bulgario)
- Lilia Nikolova (Bulgario)
- Magdaléna Feifičová (Slovakio)
- Raita Pyhälä (Finnlando)
- Julia Sigmond (Rumanio)
- Raymond Brisebois (Kanado)
- Mihai Trifoi (Rumanio)
- Margarita Savova (Bulgario)
Ke ankaŭ arto celas plibonigi nian materian mondon pruvas la fakto, ke la libron ilustras multaj pentraĵoj de famaj majstroj de tiu arto, sed bedaŭrinde nur nigre/blankaj. La libron enkondukas Roman Dobrzýnski. Saĝuloj kaj homamantoj kiaj Voltaire, Konfuceo, Tomaso el Kempis, Ksenafono, Sokrato, Plutarko, Marteno Lutero, Getýlio Vargas, Alziro Zanur, Gandhi, Mateo Alemán, Diogeno, Aristotelo, Antisteno, Aleksandro la Granda, Filipo Makedona, Dom Paŭlo Evaristo Arns Da Vinĉi kaj Mikalanĝelo kaj tre multaj aliaj plenigas per siaj pripensindaj vortoj la paĝojn de la verko.
La tradukinto, Paŭlo Sergio Vraná, eĉ tre lerte faris sian laboron tradukante la verkon en facile legeblan legaĵon. Literaturan sukceson atingis la verko en Brazilo, Portugalujo kaj Argentino, ĉar jam vendiĝis pli ol 400.000 ekzempleroj de ĝi. Tre impresas unu el la tre bone elpensitaj kaj prudentaj eldiraĵoj de Paiva Netto, nome tiun ĉi: "La paco de homoj estas ankoraŭ nun la paco de lupoj kaj de kelkaj malprudentaj frenezuloj, kiuj gvidas popolojn sur la Tero".
Aliloke la verkinto parolas kontraŭ abortigo. Li fakte parolas pri Apokalipso, kio estas kristismo, sed malgraŭ tio ŝajnas, ke li ĉefe parolas pri tutmonda religio. Gravas ankaŭ laŭ s-ro Netto instruado kaj edukado. Malgraŭ la malpermeso en la Malnova Testamento en la Sankta Biblio, li opinias, ke oni rajtas komuniki kun la spiritoj de la mortintoj, ĉar nenia tia malpermeso troviĝas en la Nova Testamento.
Paiva Netto klarigas ankaŭ la veron, ke estas nur unu Dio, kaj kvankam tiu unusola Dio diktis la samajn veraĵojn al multaj malsamaj homoj, tiuj malsamaj homoj ja kompreneble perceptis la veraĵojn iomete malsame, kaj do transdonis la veraĵojn malsame. Pri tio kaj aliaj spiritaj aferoj temas ĉi tiu verko de José Paiva Netto.
S-ro Netto citas Pierre Joseph Proudhon, kiam li diras: "Paco akirita per glavpinto ne estas pli ol simpla batalpaŭzo". Tion ni ĉiuj devus lerni, ĉu ne?
Alia bona citaĵo estas: "Milito estas monumento omaĝe al la homa malprudento". Estas multaj tiaj citaĵoj en la libro, mi rekomendas al ĉiuj atente trastudi ĝin. Estas multe pli utile tralegi ĝin dum la vesperoj anstataŭ sidi kaj rigardi la televidon!
La tuta libro radias de amo al la homaro, sed mi ŝatus vidi ankaŭ ion pri amo al bestoj. Estas ja terura fakto, ke niaj bestoj, precipe tiujn, kiujn ni manĝas, estas naskitaj en tre malbonaj cirkonstancoj, ili suferas dum sia tuta vivo, kaj la lastajn momentojn de sia vivo ili pasigas en teruro kaj timo, nur por ke ni, tiel nomataj homoj, povu ilin konsumi. Mi ŝatus vidi la opinion de Dio pri tio.
Diras Paiva Netto, ke eterna paco tutmonda venos nur en la tria jarmilo post Kristo, ĉar ni evoluas nur tre malrapide. Oni povas ja facile vidi pliboniĝojn niajn de post la tempo, kiam Jesuo iradis sur la Tero, sed ni ankoraŭ ne komprenas, ke bestoj, plantoj, jes ĉio, eĉ la montoj estas spiritaj kaj do tial estas spiritoj ene de materio. Do ankaŭ tiuj spiritoj evoluas kaj revenas Teron fojon post fojo same kiel ni. Ni devas do ami ankaŭ ilin, same kiel ni amas nin mem. Mi do konkludas, ke tutmonda paco eterna neniam venos sur Teron, ĉar ĉiame venas ĉi tien malpli altaj kaj malpli lumaj spiritoj kun bestaj tendencoj. Estas ili, kiuj estigas la militojn, tio estas necesa por ili, por ke ili lernu la suferojn de milito. Kiam tiuj spiritoj estos lernintaj esti bonaj, ili ja renaskiĝos al sur aliaj, iom pli bonaj planedoj, kaj tiuj, kiuj estis bestoj, revenos ĉi tien en homaj korpoj kaj la karuselo gaje plurondiros.