Universo kaj leĝoj plu evoluas

El la Redakcio

Marto 14, 2016 | Lunde | 9h53m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Kiam la angla biologiisto Rupert Sheldrake* aperigis en 1981 sian unuan libron "A New Science of Life" (Nova Scienco pri la Vivo), per kiu li prezentas sian Teorion pri Morfgenetika Resonanco, li skuis la tutmondan sciencan komunumon. Kelkaj konservis sin tute kontraŭaj, dum aliaj taksis la teorion kiel instiga kaj defia. La vero tamen kuŝas en tio ke oni ne povus resti indiferenta al tiaj ideoj proponantaj radikalan transformiĝon de la kompreno pri la morfologia genezo. Laŭ hipotezo, ekzistas strukturoj kiuj etendiĝas tra la spaco-tempo kaj havigas formon kaj konduton al ĉio. Ekde atomo, molekuloj, ĉelaroj, organismoj, ĝis societoj, sunaj sistemoj kaj galaksioj, ĉiu el ili kunligita al ia aparta kampo.

Sheldrake afable akceptis la skipon de Superreto Bona Volo de Komunikado en sia domo, en Londono, Britio, por registri prelegon, kies ĉefaj partoj reproduktiĝas ĉi tie. Per ĝi la biologiisto kontribuas al la daŭra diskutado de la Monda Forumo Spirito kaj Scienco (FMEC, portugale), realigata de Legio de Bona Volo (LBV), klarigas la teorion kaj montras kiel tiu kono ŝanĝis lian vidpunkton pri la ekzisto de Dio.

Kaj kion proponas la sciencisto? Tion ni legos nun el la ĉefaj elprenaĵoj de lia prelego: Nun okazas paradigmo-ŝanĝo en Scienco.

Ĝi modifas la mekanikan koncepton aperintan en la 17a jarcento, kiu konfirmis ke la tuta Universo estas ia maŝino, inkluzive de bestoj, plantoj kaj ni, Homoj. Ne estas animo aŭ spirito en la natura mondo. (...) Escepto estus la racia homa menso, kiun oni supozas kaŝita en iu eta angulo de la cerbo, nome la pineala glando. Dume, ĉio cetera en la Naturo estus morta, senviva, senkonscia, tute mekanika. Tiu maniero kompreni la ekziston, apogita de materiisma filozofio, fariĝis la etoso, la reganta karaktero de la scienca komunumo ekde tiam. Ĉe biologio, regas la ideo pri tio ke bestoj povas esti kreitaj en fabriko, esti genetike aliigitaj, esti parto de bioteknologio.

Arquivo BV
En sia hejma oficejo, en Hampstead, Londono, la angla biologiisto Rupert Sheldrake apud Noys Rocha (maldekstre) kaj Eduarda Pereira, de Superreto Bona Volo de Komunikado.

Sub tiu aspekto, la homa menso estas io mistera interaganta kun la cerbo per la pineala glando aŭ, laŭ plej freŝdata hipotezo, io situanta je ĉirkaŭ kvin centimetroj internen, en la cerbokortiko; aŭ plie: la menso estus nenio alia ol la cerbo mem. Kion ni faras nun estas ĝuste liberigi nin el tio. Tero ne plu estas rigardata kiel mekanika sistemo, sed ja kiel vivanta estulo nomata Gaja. Atomoj ne plu reprezentas etajn blokojn el materio kiel bilardaj pilketoj; male, ili similas al organismoj, al aktivaj vibrondoj. La Universo do ne estas ia maŝino funkcianta kiel horloĝo kun senfina movo. (...)

KONTRAŬANTE DARVINON
Ni kutimiĝis al la evoluisma teorio de Darvino, per kiu la vivo sur Tero evoluis ene de fizika-statika universo. (Ĝis la 1960-aj jaroj oni kredis, ke la Kosmo estas senmova, ne-evolua, kaj regata de neŝanĝeblaj leĝoj.) Antaŭ kvar jardekoj, aperis vidpunkto radikale malsama, kiu etendas la evoluprincipon transen de la kampo de biologio kaj de la homa disvolviĝo, por enteni la tutan fizikon kaj la tutan sciencon pri la kosmo. Tamen, pli multaj el la sciencistoj ankoraŭ estas katenitaj al la antikva ideo pri tio ke la Naturo estas regata de neŝanĝeblaj leĝoj. (...) Kaj estas multe pli akcepteble, en evoluanta Universo, ke ankaŭ ĝiaj leĝoj transformiĝas, anstataŭ resti neŝanĝeblaj ekde la momento de big bang, kvazaŭ ia Napoleona Kosma Kodaro.

La esprimo "leĝo" mem ne estas tre konvena, ĉar ĝi estas antropocentra, koncernanta la Homon; plibona metaforo estus "kutimo". Mia Teorio pri Morfgenetika Resonanco proponas, ke la tiel nomataj leĝoj de la Naturo estas kutimoj de io evoluanta. (...) Similaj aferoj influas sinsekvajn similajn aferojn. Ĉiu specio portas ian kolektivan memoron. Idoj de tigro agordiĝas kun la morfgenetikaj kampoj de la tigroj, kampoj antaŭe organizitaj de samspecaj bestoj. El tie, ili eltiras kion ili bezonas kaj, samtempe, aldonas sian eron da kontribuo.

Tia kolektiva memoro estas esenca al ĉiuj aspektoj de la Naturo, kaj eĉ la kristaloj ĝin portas. Kiam oni preparas novan ĥemian kunmetaĵon, povas esti malfacila okazigi kristaligon, ĉar temas pri la unua provo, ĝi ne ekzistis antaŭe. Kun la paso de la tempo tamen ĝi fariĝos pli facila, ĉar ia memoro akumuliĝos, estigita de la morfgenetika resonanco. Kunmetaĵoj kristaliĝintaj de antaŭ miliardoj da jaroj agas kvazaŭ regataj de eternaj leĝoj, tial ke ĝiaj kutimoj jam estas bone fiksitaj.

La samo aplikiĝas al bestoj kaj plantoj. Ju pli ofte ili disvolviĝas ekde iu difinita formo, des pli granda estas la ebleco ripetiĝi la proceso. Ankaŭ tio okazas rilate konduton. Se ni trejnos londonajn ratojn por ke ili disvolvu novan lertecon, eble estos pli facile por ronĝuloj en iu parto de la mondo, ekzemple en Rio-de-Ĵanejro, fariĝi same lertaj. Surbaze de laboratoriaj testoj, evidentiĝas, ke tio efektive okazas, kaj mi raportas pri ili en la libroj Ĉeesto de la Pasinteco (eldonita en Portugalio) kaj A New Science of Life (Nova Scienco pri la Vivo), ankoraŭ neeldonita portugale.

MORFGENETIKA RESONANCO ĈE LA HOMO
La principo pri kolektiva memoro estas tre vasta, aplikebla ankaŭ al la Homo. La personoj devus pli facile akiri sciojn, kiujn aliaj individuoj jam lernis, kiel praktiki veltabulon, fari programojn por komputiloj, uzi videoludilojn kaj tiel plu. Kaj efektive tiel estas. Oni povas argumenti, ke tio okazas parte pro la teknologiaj plibonigoj kaj metodoj de trejnado. Por kontroli tiun hipotezon, nepras observi la normigitajn testojn, starigitajn laŭlonge de multaj jaroj. Unu el tiuj estas la testo pri Q. I. (Intelekta Kvociento), ekzistanta antaŭ minimume 80 jaroj. Ĉar ĝi fariĝas pli facila, ĝia mezuma taksado montriĝas pli kaj pli alta; tio estas la tiel nomata efiko Flynn (Flynn, 1987), omaĝe al la esploristo James Flynn, kiu ĝin eltrovis. (...)

Ankaŭ kulturaj kutimoj disvastiĝas pli rapide. Tio povas okazi en malsamaj lokoj, apartigitaj per longaj distancoj, kaj klarigas la disvolviĝon de iu simila kulturo en malproksimaj partoj de la mondo, samkiel de inventoj kaj sciencaj eltrovoj, kiuj okazas samtempe (...).

La natura konduto de bestoj kaj homoj estas frukto de kutimo, ne nepre de konscia memoro, kvankam ankaŭ kreemo rolas. Sen ĉi tiu, la samaj kutimoj eterniĝus kaj nenio ŝanĝiĝus, kio tenas la demandon pri kreemo malfermita. De kie ĝi venas? Por materiisto, ĝia origino estas la hazardo, la blinda hazardo. Tamen eblas pensi pri ĝi kiel eĥo de ia fonto preter la Naturo, kiun plej multaj religiaj tradicioj nomus Dio. Ni povas bildigi ĝin kiel io envolvanta senfinan kreeman proceson tra la tuta evoluado.

Fernando Franco

Paiva Netto apresenta mensagem aos congressistas do Fórum Mundial Espírito e Ciência, da LBV, criado por ele, em 2000, para ser um espaço permanente e livre de qualquer preconceito para debate e intercâmbio entre o conhecimento científico e o saber religioso.

La Monda Forumo Spirito kaj Scienco (FMEC), de LBV, elpensita de la ĉefgvidanto de Legio de Bona Volo, José de Paiva Netto, estas unu el la daŭraj iniciatoj de la Institucio, kiu ekde sia estiĝo (ankoraŭ en la 1940-aj jaroj) laboras por la estigo de ia scio per kiu Fido kaj Racio orientu la disvolvon de serĉesploroj strebe al respondoj de demandoj, kiuj afliktas la Homon, ĉefe rilate la pluiron de ties ekzistado kaj la ĉeeston de io supera, preter la tri konataj dimensioj.

La morfgenetikaj kampoj estas holistikaj, organizas sistemojn en ĉiaj niveloj de komplekseco, kunligas la aferojn. Ili estas starigitaj ene de kunligitaj hierarkioj, ĉiu tuto konsistas el eroj, kiuj siavice estas samformaj tutoj en si mem. En la homa korpo estas subatomaj partikloj, kiuj konsistigas la atomon, efektiva reganto de ia grado de integreco. La atomoj estas molekuloj, kiuj ankaŭ estas kompletaj, sed formas la ĉelarojn, kiuj ankaŭ havas sian integrecon. Kaj tiamaniere plu: organoj konsistigas la organismon, kaj la fizikaj korpoj kune kun tiuj de la individuaj mioj kompletigas la socian grupon. Kiel aliaj bestoj, ni apartenas al pli granda grupo kaj ni ne povas funkcii izole. Tial, la socio reprezentas altan nivelon de pleneco, kaj ĉiu el tiuj niveloj estas ordigita per tio kion mi nomas morfgenetika kampo. Tiuj kampoj estas subtenataj de la morfgenetika resonanco kaj portas sian propran tipon de memoro.

TELEPATIO
(...) Tiu konekto havigas la bazon por la telepatio. (...) Ĝi okazas inter personoj kiuj bone konas unujn aliajn. Mi jam faris vastan esploron kun patrinoj kaj iliaj beboj. Multaj sentas, ke ili scias la momenton kiam la beboj bezonas ilin: kiam ili mamnutras kaj malproksimiĝas de la beboj, se ili ekploras, la patrino ofte scias, ĉar ŝiaj mamoj komencas eligi lakton kaj ili perceptas, ke la mamoj ŝanĝiĝas. Ili trafas pli multe da fojoj ol tio eblus per diveno aŭ simpla hazardo.

La plej ordinara formo de telepatio en la moderna mondo tamen rilatas telefonon. Iu persono memoras pri alia, kiu tuj poste vokas la unuan, dirante: "Kia koincido! Mi estis ĝuste pensanta pri vi". Ĉirkaŭ 80% el la individuoj jam spertis tian eksperimenton, sed malgraŭ tio la fenomeno ankoraŭ estas konsiderata kiel koincido flanke de nekredemuloj (...).

Freŝdate leviĝis ondo de aganta sendiismo en anglalingvaj landoj, kun la celo starigi retrorigardon al la malmoderna mekanika vidpunkto, jam superita de la scienco, sed kiun kelkaj volonte insistas revenigi. Tio fariĝis ia dogmo aŭ ideologio apenaŭ rilatanta Sciencon, kiu per si mem estas rimedo per kiu ni esploras tion kion ni ne komprenas (...).

La plimulto el la personoj kredantaj je Dio, kiel mi, ne faras tion, ĉar ili rekrutiĝis por sekvi ian sensencan dogmaron, science parolante. (...) Ĉiuj religioj baziĝas sur spertoj kiuj transiras la ordinaron, la ĉiutagon, per kunligo al la supera formo de konscienco. Se la Naturo konsistas el ĉia serio da niveloj, do ekzistas la homa nivelo, tiu de Gaja, tiu de la suna sistemo, de la Lakta Vojo, kaj en ĉiu el ili povas troviĝi formoj de konscienco supera al tiuj homaj.

(...) Kompreneble, se la Dia Konscienco kuŝas malantaŭ la tuta Universo kaj aŭtomate ĝi estas ties kreema fonto, evidentiĝas ke ĝia atingebleco estus pli vasta ol tiu nia. Ni ne devus esperi kompreni ĝin per rezonado. Plej konsilindas, ke ni eksciu iom pri ĝi per racio, kiel ĉe teologio kaj filozofio. Kaj kion ni pleje povas esperi, rilate ian rektan scion, tio venas per preĝado, meditado, aŭ ankaŭ per spontanaj okazaĵoj pri profundaj spiritualecaj revelacioj.

Mi ne vidas konflikton inter Scienco kaj Religio, kondiĉe ke estu ia malfermiteco ĉe ambaŭ. (...) Tiel unu kiel alia strebas kompreni la esencon de la realo, kaj ambaŭ devas konfesi, ke ni ankoraŭ ne alvenis tien. (...) Unu povas plifirmigi la alian, ili povas helpi sin reciproke dum malkovro de la Kosmo. (...) Miaopinie, la kunigo de tiuj du studoj estos la plej rava fakto okazonta en la sekvaj jardekoj.

____________________________________
*La biologiisto Rupert Sheldrake estas aŭtoro de pli ol dek libroj kaj 80 sciencaj artikoloj. Li diplomitiĝis pri Naturaj Sciencoj ĉe la Kembriĝa Universitato, en Britio. Studis Filozofio ĉe la Harvada Universitato, en Usono. Poste, reveninte al Kembriĝo, li fariĝis Doktoro pri Bioĥemio kaj membriĝis al Clare College. Nuntempe li estas esploristo de la Instituto pri Noaj Sciencoj, proksime de San-Francisko, en Usono, kaj vivas en Londono. 

Esperantigita de José Roberto Tenório da Silva
Revizio de Maria Aparecida da Silva