Aliro al kulturo: civitana respondeco
Muzeologiistino substrekas la bezono de profesia formado en kulturaj spacoj por plibona aliro de handikapuloj
Jéssica Botelho
Decembro 17, 2014 | Merkrede | 18h32m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
La Konvencio pri la Rajtoj de Handikapuloj, unuanime aprobita de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 2007, konfirmis rajton de handikapuloj partopreni en la kultura vivo de la komunumo, signante la agojn plenumotajn, por ke tiu signifa parto de la loĝantaro havu aliron al aktivecoj kaj servoj kulturaj, edukaj kaj distraj.
Tiu rajto tamen apenaŭ estas plenumata en sia tuteco. Spacoj kiel muzeoj, parkoj, kinejoj kaj teatroj, en la tuta mondo, ankoraŭ estas mankhavaj rilate rimedojn por ke tiuj homoj ĝuu iliajn servojn. Tion montras Amanda Fonseca Tojal, brazila muzeologiistino kaj konsultistino pri Alirebleco, dum intervjuo al la programo Solidara Socio*, de Bona Volo TV.
Laŭ ŝi, handikapuloj konsistigas publikon kun granda potencialo multfoje tamen ignorita: "Ili havas multon por instrui al ĉiuj aliaj homoj, ĉar kiu havas iun handikapon, tiu kutime disvolvas aliajn potencialojn, kiuj estas tre utilaj ankaŭ por tiuj kiuj ne havas handikapon".
Ili tamen batalas pro alirebleco jam de jardekoj kaj ankoraŭ alfrontas multajn problemojn, ĉar evoluado marŝas malrapide. "La malfacilaĵoj komenciĝas ĉe la enirejo. Rulseĝuloj ekzemple diras ke ili devas eniri tra la malantaŭaj pordoj. Alia problemo rilatas al komunikado. Okazas belaj ekspozicioj, sed blindulo havas nenian kontakton kun tiaj verkoj, ĉar ili dependas de palpado por kompreni tion, eĉ replikojn ili ne povas tuŝadi. Ne sufiĉas veni al tiu publiko kaj rakonti kio okazas tie", ŝi diris.
La fakulino klarigas ke aliro al kulturo signifas multe pli ol adaptiĝoj en la medioj. Oni ankaŭ devas konsideri, ke la homoj estas diferencajn kaj havas malsamajn bezonojn. Tial, tiuj institucioj devas kapabligi ĉiujn profesiulojn por akcepti tiun publikon.
"Muzeoj, aŭ iu ajn alia kultura spaco, devas akcepti tiujn personojn digne kaj respekte, havigante al ili ĉiajn kondiĉojn por ilia kontentigo. [...] Necesas impliki ĉiujn kunlaborantoj de tiu institucio, p. ex. edukistojn, gardistojn kaj akceptistojn, kiuj laboras en salonoj, ekspozicioj, por ke ili lernu kiel bonakcepti blindulon, radseĝulon aŭ surdulon", ŝi ripetas.
Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj, Amanda Tojal antaŭvidas bonan horizonton por aliro de tiuj homoj al kultura kaj edukaj medioj. "La muzeoj ne estis preparitaj por akcepti tiun publikon, sed ili komencis percepti ke tio gravas. Tiu publiko lernigis la muzeon esti pli humana".
"Handikapuloj fine humanigas tiujn lokan servadon. Ĉar, se oni ekzemple pensas pri ramplo, ĝi utilos ne nur al rulseĝuloj, sed ankaŭ al patrino kun bebo en ĉareto, al maljunulo bezonanta piediri malpli rapide, al persono kun vundita piedo. Tiel, la loka servado ekhumaniĝas kiam ĝi pensas pri la aliulo", ŝi kompletigas.
______________________
* La programon Solidara Socio elsendas Bona Volo TV (kanalo 20 ĉe SKY) de lundo ĝis vendredo, je 3h30, 18h30 kaj 22h30, kaj dimanĉe je 7h30 kaj 22h, (laŭ brazila horzono). Vi povas rete akompani ĉe la Portalo Bona Volo www.bonavolo.com.