LBV batale por forigo de perforto kontraŭ virinoj

El la Redakcio

Novembro 02, 2013 | Sabate | 16h15m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Konsiderata grava malobservo de la homaj rajtoj, perforto kontraŭ virinoj kaŭzas enorman malutilon al la socio, krom sin prezenti kiel malhelpo al la progreso mem de iu lando. De nevola geedziĝo ĝis seksa ekspluato, ekzemple, la manieroj kaj niveloj de agreso estas variaj kun damaĝoj ne nur fizikaj, sed ankaŭ psikologiaj, moralaj kaj eĉ posedaj.

PLIE
Konu la rekomendojn de LBV senditajn al UN cele al forigo de perforto kontraŭ la virino

La Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj — aprobita kaj proklamita de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj la 10an de decembro 1948 — difinas per sia Artikolo Unua: "Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco". Tiu regulo estas nemalhavebla kondiĉo por la socia harmonio. Multo tamen ankoraŭ oni bezonas fari por konsciigo kaj pluvivado de tiaj valoroj.

En la jaro 1979, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis la Konvencion pri Forigo de Ĉiaj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virino, kaj, en 1999, starigis la Internacian Tagon por Forigo de Perforto kontraŭ Virino je la 25-a de novembro.   

La seksa perforto estas frukto de rilatoj, historie malegalaj, inter viroj kaj virinoj, kio kaŭzas la submetiĝon de la virina loĝantaro. Tial, por ĝin forigi nepras starigi kondiĉojn kiuj garantias egalajn laboroportunojn por ambaŭ seksoj, krom kampanjoj kontraŭ ĉia diskriminacio kaj perforto. 

UN Photo/Martine Perret

En Urugvajo, ekzemple, nur en 2011 registriĝis 15.868 plendoj kontraŭ tia perforto. Tiu datumo superas je 133% la nombron de denuncoj registritaj en 2005. Ankoraŭ laŭ la raporto, tia ofendo estas la dua plej denuncita, restante sube nur de la indico pri raboj kaj ŝteloj.

Fronte al tia situacio, registaro kaj civitanaro, pere de entreprenoj kaj neregistaraj organizoj, plenumas agadojn favore al la povigo de virino. Tiustrebe, elstariĝas la laboro disvolvata de Legio de Bona Volo (LBV) en tiu lando. Jam de 28 jaroj en Montevideo, la urugvaja LBV ĉiumonate helpas al pli ol 1.500 infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj en unu el la modelaj lernejoj de tiu Institucio, kaj el tiu publiko 50% konsistas el knabinoj kaj virinoj.

En la Eduka Instituto de Legio de Bona Volo, geknaboj aĝantaj inter 6 kaj 10 jaroj partoprenas en la programo
LBV — Infano: Estonteco en la Estanteco!, kies celo estas kompletigi la studprogramon de infanoj post la lernohoroj, pere de atelieroj pri muziko kaj fremda lingvo kaj variaj aktivadoj, en kiuj oni transdonas valorojn pri ekumena civitaneco kaj Kulturo de Paco.

Surloke oni disponigas ankaŭ sanservojn. La kuracista konsultejo de LBV, rezulto de partnereco inter la Institucio kaj la Urugvaja Ministrejo pri Sano, havigas senpage al la komunumo konsultojn kaj fakekzamenojn, ekzemple, pri infankuraco, psikologio kaj ginekologio.

VIVHISTORIO: "MI ESTIS NE PLU SOLA"
"Dum mia infaneco kaj adoleskanteco mi suferis perforton, sed ĉio malpliboniĝis ĉe mia 18-jariĝo, kiam mi edziniĝis. Dum nia amindumo, ni vivis en fabelmondo, neniam ni diskutis; post la geedziĝo, venis la ŝanĝo.

"Iun tagon, mia edzo envenis hejmen ebria, ekster si. Tiam komenciĝis mia sufero. Mi memoras kvazaŭ ĝi okazus nun: mi demandis kie li estis kaj li komencis kriadi al mi kaj trafis min per bato sur la vizaĝo. Mi estis graveda je sep monatoj, kaj li ŝajne ne atentis pri tio. Mi multe ploris. Poste mi konvinkis min ke tiu estus la unua kaj lasta fojo ke mi estas mistraktita tiamaniere. Sed ne tiel okazis.

"Ni travivis longan periodon sen problemoj ĝis la naskiĝo de nia dua filo. Sekve, li komencis alveni malfrue ĉiuvespere, sen edziĝa ringo kaj kun signoj ke li feste amuziĝis kaj ĝuis la kuneston de aliaj virinoj. Ĉiam la sama afero: diskutoj kaj mistraktoj. Estis malĝojige vidi miajn filojn ĉeesti tiun situacion. Ili vivis timplenaj.

"Mi komencis serĉi helpon. Danke al indiko de policisto, mi konatiĝis kun Legio de Bona Volo. De tiam multaj aferoj ŝanĝiĝis en mia vivo. De la Institucio mi ricevis la atenton kiun mi bezonis. Ĉi tie mi ricevis la apogon de psikologiisto kaj de socia laboristo. Mi povis maturiĝi, ŝanĝi mian pensmanieron, ĉar antaŭe mi sentis min malsupera al aliaj personoj, havis etan memestimon. Ankaŭ miaj filoj komencis viziti la Infanvartejon Jesuo en la Eduka Instituto de LBV. Mi restis eĉ pli feliĉa vidante ilin esti zorgataj kun Amo.

"Estis malfacile forlasi mian edzon, sed pro la fakto, ke mi rigardis miajn infanojn kreski, elvolviĝi en LBV, mi kuraĝiĝis kaj venkis la problemojn. Mi estis ne plu sola. Nuntempe mia filoj kaj mi bone fartas, ni ĝuas normalan vivon.

"Al ĉiuj virinoj, kiuj alfrontas situacion kiel tiun kiun mi travivis, mi diras ke ili ne timu peti helpon. Ĉiam estas amika mano preta helpi. Mi multe kredas je Dio. Li estas mia gvidanto, ĉar Li venigis LBV-on sur mia vojo."

_________________________
* Carmen Lucia — fikcia nomo de domservistino, patrino de tri infanoj, ĉiuj vizitantaj la Infanvartejon Jesuo de LBV, en Urugvajo.


Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva