Kiel statas via aŭdado?

Gorĝorelnaza medicino: Unu el la plej gravaj fakuloj en Brazilo parolas pri la zorgoj rilate la orelojn.

Mariane de Oliveira

Aprilo 24, 2015 | Vendrede | 14h03m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

lifestyle.sapo

Zumado, aŭdoperdo, kapturnoj kaj premsento en la orelo estas indikaj simptomoj de malsano ankoraŭ malmulte konata, nome sindromo de Ménière. Kvankam ne konvene diskonigita, la problemo postulas atenton ĉe la unuaj signoj.

Invitite de la revuo BONA VOLO, unu el plej famaj kaj respektindaj gorĝorelnazistoj en Brazilo klarigis la ĉefajn dubojn pri tiu malsano. Laŭ d-ro Jair de Carvalho e Castro, kiu estras la gorĝorelnazan fakon de la dua flegejo de Santa Casa da Misericórdia en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, la sindromo de Ménière povas okazi en iu ajn aĝo; ĝi tamen pli ofte aperas en plenkreskuloj aĝantaj inter 40-50 jarojn, kun eta pligraveco ĉe virinoj. En la intervjuo, la kuracisto ankaŭ atentigis pri la necesaj zorgoj al la bontenado de la aŭda sano.

BONA VOLO — Kio estas sindromo de Ménière?
D-ro Jair de Castro —
Temas pri sano jam bone establita post la mezo de la 19a jarcento. Ĝi estas karakterizata de tetrado, alidire, aŭdoperdo, zumado, kapturno kaj premsento en la orelo. Tiu estas la klasika bildo de la malsano. Foje unu simptomo reliefiĝas pli ol alia; foje, pli da surdeco aŭ kapturno, pli da zumado aŭ premo aŭ, alie, ili estas pli malpli en ekvilibro.

BV — Kiu situacio indikas la momenton viziti kuraciston?
D-ro Jair de Castro —
Se oni prezentas unu simptomon dum kelkaj horoj kaj ĝi malaperas, ne plu aperas, ne estas necese [viziti kuraciston]. Se ĝi tamen ripetiĝas aŭ daŭras, valoras la penon esplori. Ni kutimas veki la atenton al la orelo, tiel pri aŭdado kiel pri la ekvilibro, ĉar tiu sistemo funkcias kiel termometro por nia sano. Se la orelo fajfis, se aŭdado malvigliĝis aŭ la kapo turniĝas, plej eble okazas io ne proksime... Ĉiu paciento havas siajn proprecojn, la malsano estas la sama.

BV — Ĉu estas specifa procedo por detekti la malsanon?
D-ro Jair de Castro —
En gorĝorelnaza medicino ni havas rutinon tre similan al tiu de aliaj fakoj. Ni strebas scii pri detaloj... pri la tempo, okazeco, ofteco [de la priskribitaj simptomoj], profesio de la paciento, aĝo, se li havas iun sanproblemon, se uzas tro da medikamentoj ktp. Ĉio ĉi tre gravas por kompreni pri kia paciento oni traktas. Per tiaj informoj unuavice estas aranĝita korpa ekzameno, per kiu ni observas nazon, gorĝon, orelon. La dua paŝo konsistas el esplorado per komplementaj ekzamenoj: aŭdometro, timpanometro, aŭda elektrofiziologio kaj plia pli specifa por la Ménière, nomata elektrokokleografio.

Shutterstock


BV — Ĉu per tio eblas konfirmi la diagnozon?
D-ro Jair de Castro —
Per tiuj ekzamenoj, ni povas havi tre akuratan informon pri kiel funkcias la aŭdorgano. Sekve de tiuj rezultoj, eventuale aliaj ekzamenoj [estos petataj], kiel ordinara sanganalizo: hemogramo, ekzameno de grasoj, sukeroj, hormonoj... Kelkaj pacientoj povos bezoni ankaŭ bildekzamenojn: tomografio aŭ magneta resonanca bildigo. Per tiu informaro ni jam povas koni la profilon de la paciento. Tiuj procedoj okazas laŭvice kaj, laŭ ilia alveno, ili provizas nin per informoj kiuj permesas nin kompletigi la diagnozon.

BV — Post konfirmo de la diagnozo, kiu estas la sekva paŝo?
D-ro Jair de Castro —
Unue teni amikan rilaton inter kuracisto kaj paciento. Tiel en la privata klinikejo kiel en Santa Casa da Misericórdia en Rio-de-Ĵanejro, ni klarigas kio estas la malsano... kiu, malgraŭ la ĝenateco, ne kaŭzos grandajn problemojn en lia vivo. Ni orientas lin pri la faritaj ekzamenoj, iom parolas pri lia sano, manĝaj kutimoj, kaj preskribas medikamentojn laŭ la stadio de la sindromo. (...) La malsano de Ménière havas apartan karakterizaĵon, sed ĝi varias de persono al persono, tial necesas fari ĝustigon en la dozado de la medikamentoj. Alia grava punkto rilatas la vivo-kutimojn de la paciento. Krom malpliigi la konsumon de sodo [porkuira salo], de kafeino, ni rekomendas ke li ne restu pli ol tri horojn sen manĝo.

BV — Ĉu la sindromo de Ménière povas kaŭzi plenan surdecon?
D-ro Jair de Castro — Ĝi povas atingi preskaŭ plenan surdecon: ne nur la aŭdoperdo atentindas, sed ankaŭ la kompreno-perdo de vortoj. Krom ne bone aŭdi, la persono ne komprenas ilin. Aŭdado estas grava sentumo; la surdulo multe suferas hejme, en la laborejo, surstrate, tiam li komencas izoliĝi, rifuzi familiajn kaj sociajn invitojn... Sekve, la mesaĝo kiun ni volas lasi estas tio ke por ĉiu surdulo helpo eblas. Aŭskultado estas fundamenta ne nur por la socia, familia kaj profesia vivo, sed ankaŭ por la psika bonfarto de la paciento.

BV — Kiu estas la adekvata laŭteco-limigo por la orelo?
D-ro Jair de Castro — Ĝi estus inter 85 kaj 90 decibeloj. Oni devas ŝalti la sonon je komforta laŭteco. Ni observas tamen ke iu komencas per komforta sono kaj post iom da tempo plilaŭtigas ĝin, per tio jam montrante ian gradon de aŭdoperdo. Tiu procezo ne okazas de unu tago al alia, ĝi estas longa kaj ordinare, kiam la koncernulo serĉas helpon, li jam prezentas difekton eble ne plu reverseblan.

BV — Tial, zorgo pri aŭdado devas komenciĝi frue?
D-ro Jair de Castro — Ĝi komenciĝas dum gravedeco. La patrino bezonas zorgojn, antaŭnaskan orientadon, ne uzi medikamentojn, antibiotikojn — ne ĉiujn, sed antibiotikojn kiuj povas difekti la aŭdorganon. Ne fumi, ne drinki, ne uzi narkotaĵon. Post naskiĝo la infano bezonas fari teston pri aŭdado, ĉar se tio mankas, ĝi devos esti klinikita. Se tio ne estos diagnozita ĝis la unuaj 24 monatoj, la reboniĝo fariĝos ege malfacila. Nuntempe eblas enmeti koklean enplanton en infanon kiu naskiĝas tute surda, por ke ĝi reakiru la aŭdkapablon kaj ĝuu normalan vivon. Per nia profesio ni helpas aliulojn vivi plibone.

BV — Kiel vi orientus iun jam prezentantan aŭdajn problemojn?
D-ro Jair de Castro — Serĉu helpon. Vi trovos apogon, orientadon, estos flegata, ricevos medikamenton... havos rimedon por igi la vivon pli agrabla kaj plezuriga. Mi kredas ke la vivocelo estas efektive vivi plibone, interrilatiĝi kun la personoj, kun la familio, kun la komunumo. La sano estas dia bonaĵo, tial ni devas zorgi pri ĝi.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva