Gabriela Marinho NOVA YORK, EUA — A subsecretária-geral das Nações Unidas e diretora-executiva da ONU Mulheres, Phumzile Mlambo-Ngcuka, discursa durante abertura da 59ª sessão da Comissão sobre a Situação da Mulher (CSW, na sigla em inglês), que teve início nesta segunda-feira, 9.
La 59a sesio de la Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri la Situacio de Virino (CSW59) kunvenigis, en sia novjorka sidejo, ŝtatajn delegitarojn, fakajn agentejojn de UN kaj civitanajn organizaĵojn por debati tiel urĝan temon, inter la tagoj 9a kaj 20a de marto 2015.
Dum la lanĉo de la internacia kampanjo Pekino+20 — kies devizo estas “Povigo de Virinoj. Povigo de la Homaro. Imagu!” —, la plenuma direktorino de UN Virino, Phumzile Mlambo-Ngcuka , reliefigis ke la popoloj travivas senprecedencan tempon en la Historio, kaj substrekis: "Ni devas profiti tiun unikan okazon, unu en ĉiu generacio, por enkonduki la temon pri genra egaleco, pri rajtoj de virinoj kaj pri povigo de virinoj inter la ĉefaj temoj de la tutmonda agendo" .
Legio de Bona Volo (LBV) , kiu ĉiujare partoprenas en la evento, kundividis kun la ĉeestanta publiko siajn agadojn en la socia kaj eduka kampoj favorantaj familiojn kaj virinojn en situacio de socia risko. En tiu sesio, la Institucio prezentis siajn sociedukajn proponojn, kiuj kontribuas, pere de la revuo BONA VOLO Virino (eldonata angle, france, hispane kaj portugale). La publikaĵo reliefigas la fratan mesaĝo de la direktoro-prezidanto de LBV, la ĵurnalisto, radikronikisto kaj verkisto José de Paiva Netto , pri la sperto de la Institucio kiu kunigas la aplikadon de la homaj rajtoj kun la valoroj pri Ekumena Civitaneco, cele al konstruo de pli justa kaj solidara socio.
LBV en la 59a sesio de la Komisiono pri la Situacio de Virinoj NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV en la evento Mariana Tamasan (maldekstre) kunparolis kun s-ino Anna Andrew Namathanga Kachikho, membro de la Nacia Asembelo de Malavio (en Afriko).(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ankaŭ ricevis la mesaĝon de LBV la doktorino pri Eduko Corann Okorodudu (maldekstre), reprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj de NRO Socio por Psikologiaj Studoj pri Sociaj Aferoj kaj membro de Alianco de Psikologio de Unuiĝintaj Nacioj.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Membro de delegataro de Niĝerio foliumas la revuon Bona Volo Virino , kiu ricevis de la reprezentantoj de Legio de Bona Volo okaze de la konferenco.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Adriana Rocha (maldekstre), de LBV, kunfratiĝas kun la delegitaro de Pakistano. Maldekstren dekstre: s-ino Mumtaz Mughal, regiona administranto de Aurat Publication and Information Service Foundation; la advokatino Asma Mushtaq, vicprezidanto de la organizaĵo Payamm-e-Adal; la advokatino Surriya Marium Khaleeq, jura konsiliisto de la organizaĵo Women Aid Trust; kaj s-ino Alice Garrick, plenuma direktoro de organizaĵo Elvolviĝo de Virinoj & Servoj de la Pakistana Socio; kaj prof-rino Farkhanda Aurangzed, direktoro pri Rimedoj, Mobilizo kaj Kunordigo de Fondaĵo Aurat. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Maldekstren dekstre: s-ino Beulah Lumkwana, plenuma estro de NRO Community Chest, de la provinco de Orienta Kabo de Sudafriko; Yrene Santana, de LBV; Belinda Vabaza, plenuma direktorino de organizaĵo Sebenza, ankaŭ de Sudafriko.(Foto: Danilo Parmegiani) NOVJORKO, USONO — S-ro José Luis Fernandez Valoni, konsiliisto de la Konstanta Misio de Argentino ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ricevis la specialan eldonaĵon de LBV okaze de la konferenco.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ĉeestantoj sekvas konkludon de la 59a sesio de la Komisiono pri la Situacio de Virinoj, kiu okazis je la 20-a de marto en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ricevis la mesaĝon de Legio de Bona Volo ĉe la evento s-ino Kanda Vajrabhaya (maldekstre), prezidanto de la nuna sesio de la Komisiono kaj reprezentanto de la virinaj rajtoj de Tajlando ĉe la Komisiono por Antaŭenigo kaj Protektado de la Infanaj, Virinaj Rajtoj de Asocio de Sudorientaj, Aziaj Nacioj (ASEAN, angle).(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Eliana Gonçalves (maldekstre), de LBV, prezentas l’ laboron de tiu Institucio al d-rino Rima Salah, de la Departemento pri Packonservaj Operacioj de Unuiĝintaj Nacioj. NOVJORKO, USONO — S-ino Andreia Marques (maldekstre), membro de la Komisiono por Civitaneco kaj Egaleco de Genro, de Portugalio, ricevas la specialan eldonaĵon de LBV de la reprezentanto de tiu Institucio ĉe la evento Eliana Gonçalves. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La reprezentantoj de LBV ĉe la evento Laura Samuels (maldekstre) kaj Eliana Gonçalves (meze) kunfratiĝas kun membroj de la delegitaro de Niĝerio kaj donacas ekzempleron de Bona Volo Virino . (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Adriana Rocha (maldekstre), de LBV, prezentas la rekomendaron de tiu Institucio al d-rino Janet Sigal, reprezentanto de la Usona Asocio de Psikologio ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj honora profesoro en la Fakultato pri Psikologio de la Universitato Fairleigh Dickinson.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La vicdirektorino pri genro de Ministerio por Sociaj Aferoj, Infanoj kaj Genroj de Sieraleono, s-ino Goodie Sowonie (maldekstre), konis l’ laboron de LBV per la revuo Bona Volo Virino , kiun ŝi ricevis okaze de la konferenco de Unuiĝintaj Nacioj. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ankaŭ ricevas la mesaĝon de Legio de Bona Volo d-rino Roseanne L. Flores (dekstre), asistanta profesoro en la Departemento pri Psikologio de la Universitato Hunter de Novjorko.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — D-rino Shari E. Miles-Cohen (maldekstre), altranga direktoro de la Konsilantaro por Publikaj Interesoj de Virinoj, de la Usona Asocio de Psikologio, ricevas specialan eldonaĵon de LBV de la reprezentanto de tiu Institucio ĉe la konferenco Adriana Rocha. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — S-ro Ami Dar, fondinto kaj plenuma direktoro de organizaĵo Idealist.org, pozas portante la revuon Bona Volo Virino , en la angla. Apud li la juna Laura Samuels, de LBV.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV ĉe la evento Adriana Rocha (maldekstre) prezentas la rekomendaron de tiu Institucio al Noor Baker, studento de psikologio en Columbia University, en Novjorko
(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La rektoro de Universitato Tecmilenio, en Meksiko, d-ro Héctor Escamilla Santana, ricevas la mesaĝon de Legio de Bona Volo de la juna Laura Samuels, de LBV.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La juna Laura Samuels (dekstre), de LBV, donacas ekzempleron de la revuo Bona Volo Virino al Juanita Cessay, membrino de Globetrotters Legal en la urbo Johanesburgo (Sudafriko). (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — S-ro Amjad Al-Moumani, konsiliisto de la Konstanta Misio de Haŝemida Reĝlando Jordanio ĉe Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ ricevis la rekomendaron de LBV ĉe la konferenco.
(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ĉi-vendrede, la 17-an, la ĝenerala vicsekretario de Unuiĝintaj Nacioj kaj plenuma direktoro de UN-Virinoj, s-ino Phumzile Mlambo-Ngcuka (maldekstre), ricevis la revuon Bona Volo Virino , en la angla, de la reprezentanto de LBV en la evento, Adriana Rocha. Ĉi tiu eldonaĵo prezentas ekskluzivan intervjuon kun s-ino Phumzile, kiu kondukas la organizaĵon kun forta strategia gvidanteco kaj administra sperto. Laŭ ŝi estas necese, ke oni tuje enkonduku rimedojn kaj faru efektivan, tutmondan klopodon, por ke la egalaj rajtoj de virinoj kaj knabinoj estu plene respektataj, krom ankoraŭ ili havu liberecon kaj ĉiujn ŝancojn sukcesi sur ĉiuj agadkampoj de la homa vivo. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — S-ino Aldijana Sisic (dekstre), estro de la Konfido-Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Forigo de Perforto kontraŭ Virinoj kaj direktoro de kampanjo “UNiTE”, de la ĝenerala sekretario de UN, ricevas la eldonaĵon de LBV de la reprezentanto de tiu Institucio ĉe la evento Mariana Tamasan.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Laura Samuels (dekstre), donacas la rekomendaron de tiu Institucio al la fama filmisto de Jordanio, s-ino Ghada Saba, kiu aperigis sian propran foton portante ekzempleron de la revuo Bona Volo Virino en sia profilo en Twitter (@GhadaSaba), ĉi-merkrede, la 18-a.(Foto: Arquivo BV) NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV ĉe la konferenco Mariana Tamasan (maldekstre) prezentas l’ laboron de tiu Institucio al s-ino Kristina Sperkova, prezidanto de la internacia konsilantaro de organizaĵo IOGT International. S-ino Kristina estis unu el la prelegantoj en diskutrondo ĉi-merkrede, la 18-a. Ŝi parolis pri kiel forigi malsanojn kiuj manifestiĝas en virinoj, per politikaj kaj komunumaj agadoj, kaj ankaŭ efektive povigi virinojn kaj knabinojn.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Reprezentantoj de Legio de Bona Volo ĉe la evento kunfratiĝas kun s-ino Akumaa Mama Zimbi (meze), fondinto kaj plenuma direktoro de la Fondaĵo Mama Zimbi do Akrao (Ganao), kiu agadas por antaŭenigo de virinaj rajtoj.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — S-ino Gloria Huze (dekstre), deputito kiu reprezentas Krapan, en regiono de Ashanti (Ganao), ricevas la specialan eldonaĵon okaze de la konferenco.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La subeldonisto de la brita ĵurnalo The Guardian , s-ino Liz Ford (maldekstre), ricevas la revuon BONA VOLO Virino en la angla de Sâmara Caruso, de LBV.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV ĉe la evento Sâmara Caruso (maldekstre) kunparolis kun la administranto de produktoj en Twitter, Mollie Vandor, unu el la gvidantoj de diskutrondoj, kiu prelegis pri la temo “Donante voĉon al virinoj — ekde Pekino (1995) ĝis la periodo post-2015 — ĉe interkonaj retejoj”. Ĉi-okaze ŝi elstarigis la gravecon de la malnovaj kaj novaj amaskomunikiloj, ekzemple Twitter, kiel kontribuado al povigo de virinoj.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ankaŭ ricevis la specialan eldonaĵon s-ino Anna Faith (dekstre), administranto de la Pordego pri Scio por Ekonomia Povigo de Virinoj (EmpowerWomen.org), de UN-Virinoj. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Adriana Rocha, de LBV, prezentas la rekomendaron de tiu Institucio al ambasadoro Macharia Kamau, konstanta reprezentanto de Kenjo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Adriana Rocha (dekstre), de LBV, donacas la rekomendaron de tiu Institucio al s-ino Anne Waiguru, sekretario de Oficejo de la Ministerio de Reveno kaj Planado de Kenjo. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — S-ino Radhika Ochalik, vicestro de la sekcio de NROj de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj (Ekosok), ricevas la mesaĝon de Legio de Bona Volo de la reprezentantoj de tiu Institucio ĉe UN, Danilo Parmegiani.(Foto: Yrene Santana) NOVJORKO, USONO — Sâmara Caruso (dekstre), de LBV, kunparolis kun s-ino Letty Chiwara, reprezentanto de UN-Virinoj en Etiopio, Afrika Unio (UA) kaj Ekonomia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Afriko (UNECA, angle).(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Laura Samuels (dekstre), de LBV, prezentas la rekomendaron de tiu Institucio al Laura Turquet, kunordigantino de la raporto “La Progreso de Virinoj en la Mondo ― Serĉante Justecon”, de UN-Virinoj.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV ĉe UN, Danilo Parmegiani (maldekstre) prezentas la rekomendaron de tiu Institucio al ambasadoro Gonzalo Koncke, konstanta reprezentanto de Urugvajo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. (Foto: Yrene Santana) NOVJORKO, USONO — S-ino Tesfayenesh Lema (maldekstre), direktoro de organizaĵo Women and Youth Issues Mainstreaming, de Etiopio, ricevas ekzempleron de la revuo Bona Volo Virino de Sâmara Caruso, de LBV.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ankaŭ ricevis ekzempleron de la revuo Bona Volo Virino okaze de la evento s-ro Bruno Ríos, de la Konstanta Misio de Meksiko ĉe Unuiĝintaj Nacioj.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La membrino de la konsilantaro de organizaĵo AXIOS, de Meksiko, Marcela Jimenez (maldekstre), ricevas la eldonaĵon de LBV en la hispana de la juna Laura Samuels, de ĉi tiu Institucio.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Reprezentantoj de Legio de Bona Volo ĉe la konferenco kunfratiĝas kun profesoroj pri meditado de Birmo, de Azio. Maldekstren: Danilo Parmegiani, reprezentanto de LBV ĉe Unuiĝintaj Nacioj; la profesoroj U Tun Shwe, U Vimala kaj Ahsin Ariwam; kaj Gabriela Marinho, de LBV.(Foto: Yrene Santana) NOVJORKO, USONO — La juna Laura Samuels (dekstre), de LBV, donacas la revuon Bona Volo Virino en la hispana al ĵurnalistino Rosario Nieto, de CIMAC Noticias , de Meksiko. Indas reliefigi, ke ĉi tiu informilo pri novaĵoj batalas kontraŭ perforto kontraŭ virinoj en tiu lando. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Partoprenanto legas la publikaĵon, kiu estis speciale eldonita de Legio de Bona Volo por la evento. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Adriana Rocha (maldekstre), de LBV, prezentas la mesaĝon de tiu Institucio al aktivistino pri rajtoj de la indiĝenaj popoloj Karmen Ramírez Boscán (dekstre), konsilanto de la kolombia organizaĵo Fuerza de Mujeres Wayuu de La Guajira.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La reprezentantoj de Sudanese Women General Union (SWGU), organizaĵo de Sudafriko, s-ino Omsalama M.J. Anour (maldekstre) kaj s-ino Omima Abdeltam (meze), ankaŭ ricevis la publikaĵon de Legio de Bona Volo speciale eldonitan por la konferenco en Unuiĝintaj Nacioj. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ankaŭ konatiĝis kun l’ laboro de Legio de Bona Volo okaze de la konferenco la prof-ino Diane Elson (maldekstre), de la Universitato de Essex, en Britio. Ŝi partoprenis en la diskutrondo “Dialogo inter Generacioj”, kiu okazis vendrede, la 13-a, kiam prelegis pri valorigo, malpliigo kaj redivido de la nepagata hejmlaboro.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ĉi-vendrede, la 13-a, la ĉeestantoj en la evento aŭskultis la diskutrondon “Dialogo inter Generacioj”, kiu diskutis strategion kaj perspektivojn, kiuj povas rapidigi la procedon de plifirmiĝo de genra egaleco ĝis la jaro 2030. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — D-rino Anne Marie Goetz (dekstre), klinika profesoro de Universitato de Novjorko, ricevas la revuon Bona Volo Virino .(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Adriana Rocha (maldekstre), de LBV, kunparolis kun la juna Momal Mushtaq, verkistino, aktivisto kaj socia entreprenisto de Pakistano. Pro tio, ke ŝi konas la rezultojn de perforto en sia lando kaj tio, kion la mesaĝoj pri malamo povas kaŭzi al la junularo, ŝi fondis The Voice of Youth — reto por gejunuloj, mondfame konata kaj premiita, kiu etendiĝas en 151 landoj de la mondo.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — S-ino Marie Agnès Touré (dekstre), ĝenerala sekretario de la Alianco de Virinoj kaj Knabinoj de Gvineo por Dialogo, Plifirmigo de Paco kaj Elvolviĝo (COFFIG/DCPD, france), ricevas la specialan eldonaĵon de Legio de Bona Volo.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV ĉe la konferenco Adriana Rocha (dekstre) kunfratiĝas kun s-ino Lopa Banerjee, estro de Sekcio de NROj ĉe UN-Virinoj. Ŝi estras agadon por antaŭenigo de partopreno de la civila socio en la tutmondaj decidoj cele al genra egaleco.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ankaŭ ricevis la rekomendaron de Legio de Bona Volo (en la angla) la inĝeniero pri telekomunikado David Padi, de la Divizio por Geomatiko, Informado kaj Telekomunikadoj de la Sekcio de Kampo-Subteno de UN. NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV ĉe la konferenco Sâmara Caruso (maldekstre) kunfratiĝas kun d-rino Neelavalli (meze), plenuma direktoro de la organizaĵo Initiatives: Women in Development (IWID), kaj kun d-rino Harsimran Preet, membro de tiu organizaĵo, en Barato.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — S-ino Rabha Zeidguy (maldekstre), membrino de la supera konsilantaro (HACA, france), ricevas la rekomendaron de Legio de Bona Volo por la evento.(Foto: Samara Caruso) NOVJORKO, USONO — La reprezentantoj de LBV ĉe la evento Eliana Gonçalves (maldekstre) kaj Sâmara Caruso donacas la revuon Bona Volo Virino al Joshua Alvarez, vicprezidanto de la organizaĵo Anchor of Salvation International, en Usono. NOVJORKO, USONO — S-ino Samira Erraidi (maldekstre), prezidento de OSMOSE, organizaĵo pri servado al familioj, en Maroko, ricevas la specialan eldonaĵon de Legio de Bona Volo okaze de la konferenco.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ankaŭ ricevis la mesaĝon de Legio de Bona Volo la delegitaro de Maroko, kiu aperas kune kun la prof-ino Khadija Moufid (la tria dekstren), prezidanto kaj fondinto de Association National Al Hidn. NOVJORKO, USONO — La juna Amanda Vieira (maldekstre), de LBV, prezentas l’ laboron de tiu Institucio al s-ino Mohammadi Siddiqui, konsiliisto de Internacia Amnestio kaj prezidanto de Fatima Foundation, en Nepalo. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV ĉe la evento Gabriela Marinho (maldekstre) apud Marcia Banasko, direktorino pri komunikado de World Young Women’s Christian Association (World YWCA), en Ĝenevo, Svislando. (Foto: Amanda Vieira) NOVJORKO, USONO — S-ino Ute Möhring (maldekstre), oficiisto de la Federacia Ministerio pri Ekonomia Kunlaborado kaj Elvolviĝo, de Germanio, ricevas la revuon Bona Volo Virino en la angla. NOVJORKO, USONO — La membrino de Mozambika Asocio de Virinoj en Juraj Karieroj (AMMCJ, portugale), Julia Wachave (maldekstre), montras la revuon Bona Volo Virino , kiun ricevis de Amanda Vieira, de LBV. Ĉi-okaze ŝi komentis pri kelkaj el la plej gravaj problemoj, kiujn travivas la virinoj de sia lando, ekzemple, seksperforto, frua geedzeco kaj manko de aliro al informoj, ĉefe al tiuj pri leĝoj; kaj reliefigis neceson de defendo fare de Edukado kiel solvo por atingo de genra egaleco.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — S-ino Nompumelelo Pakade (dekstre), nacia prezidanto de South African Women in Construction (SAWIC), ricevas la publikaĵon de Legio de Bona Volo speciale eldonita por la evento. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — S-ino Gertrud Åström (maldekstre), prezidanto de la organizaĵo Swedish Women's Lobby, en Svedio, ricevis la revuon Bona Volo Virino de la reprezentanto de LBV ĉe la evento Amanda Vieira. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La juna Amanda Vieira (maldekstre), de LBV, kunparolis kun s-ino Anne Claire de Liedekerke, prezidento de NRO Make Mothers Matter (MMM), en Bruselo, kiu gvidis je la 11a de marto la diskutrondon pri la temo: “Akordigo inter la familia kaj la profesia vivo: ŝlosilo por ekonomia povigo de virinoj”. Ĉi-okaze de ricevo de la revuo Bona Volo Virino , s-ino Anne Claire estis feliĉa koni pri la programon Bebo-Civitano, de LBV, por helpi kaj gvidi gravedulinojn, kiuj havas idojn ĝis trijaraĝa loĝantaj en malriĉaj komunumoj.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ĉi-vendrede, s-ino Lakshmi Puri (maldekstre), vicdirektorino de UN-Virinoj, ricevis la specialan eldonaĵon de LBV el la manoj de Yrene Santana, de tiu Institucio, okaze de la konferenco de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉi-okaze ŝi memoris pri ekskluziva intervjuo, kiun ŝi donis al revuo BONA VOLO Virino en la jaro 2014, per kiu ŝi elstarigis la defiojn de UN por ellaboro de la nova laborprogramo pri elvolviĝo post-2015, en kiu oni inkluzivis celaron por antaŭenigo de la genra egaleco kaj povigo de virinoj.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ankaŭ ricevis la mesaĝon de Legio de Bona Volo okaze de la konferenco d-ro Masood A. Khatamee, klinika profesoro pri ginekologio kaj malfekundeco en la Fakultato de Medicino de la Universitato de Novjorko.(Foto: Veronica Anta) NOVJORKO, USONO — Kiam li konatiĝis kun la reprezentantoj de Legio de Bona Volo en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, la kristana, usona repisto Mike Real montris intereson pri ricevo de pli vastaj informoj pri l’ laboro de Legio de Bona Volo kaj ĝiaj bonaj praktikadoj sur la eduka kampo kaj socia agado; kaj ricevis la revuon Bona Volo Virino en la angla.(Foto: Amanda Vieira) NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV ĉe la evento Sâmara Caruso (portante la revuon de tiu Institucio) kunfratiĝas kun s-ino Gloria Ukamaka Ogbuagu (la dua maldekstren), administra estro de la registaro de Anambra Ŝtato, en Niĝerio kaj aliaj membroj de la delegitaro de tiu lando. (Foto: Laura Samuels) NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV ĉe la evento Sâmara Caruso (maldekstre) donacas la specialan eldonaĵon de tiu Institucio al s-ino Maximiliana Lloclla Torres, ĝenerala sekretario por Aferoj de Virinoj kaj Infanoj de la Memstara Centro de Laboristoj de Peruo. (Foto: Laura Samuels) NOVJORKO, USONO — La direktoro de la Teamo por Regiona Subteno de UNAIDS en Suda kaj Orienta Afriko, s-ino Sheila TLOU (dekstre), ricevas la rekomendaron de LBV por la evento el la manoj de Yrene Santana, de la Institucio.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La senatanino Michaelia Cash (maldekstre), adjunkta ministro de Aŭstralio por Aferoj pri Virinoj, ricevas la specialan eldonaĵon de LBV, en la angla, de la reprezentanto de tiu Institucio ĉe la evento Amanda Vieira. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV en la evento Gabriela Marinho (dekstre) kunfratiĝas kun la delegitaro de Angolo. Maldesktre dekstren: Isabel Fernandes, membrino de la delegacio; Ciria de Castro, subdirektorino por Formado kaj Internacia Kunlaborado; Deolinda de Almeida, ekonomikistino; Marilena Gamboa, nacia direktorino pri Genra Egaleco kaj konsultisto pri Sociaj Politikoj de la Ministerio de Familio kaj Antaŭenigo de Virinoj; Antonia Mariato, de la provinco Malanje; kaj Ondina Inacio Pontofocal, de la Ministerio de Familio kaj Antaŭenigo de Virinoj. Ĉiokaze ili reliefigis, ke jam konatiĝis kun Legio de Bona Volo en aliaj konferencoj de Unuiĝintaj Nacioj.(Foto: Yrene Santana) NOVJORKO, USONO — S-ino Lorie Jacobs (dekstre), studento de Teologio ĉe Seminario Louisville, en Kentukio, Usono.(Foto: Laura Samuels) NOVJORKO, USONO — Ankaŭ ricevis la mesaĝon de Legio de Bona Volo la delegitaro de Vjetnamio. Dekstre maldekstren: Le Kim Dung, ĝenerala direktorino de la Departemento pri Internacia Kunlaborado de la Ministerio de Laboro, Invalidoj (Molisa, angle); Nguyen Thi Lieu, de Molisa; Hoang Thi Thu Huyen, ĝenerala vicdirektorino de la Departemento pri Genra Egaleco de Molisa; kaj Nguyes Thi Tu, de la Komisiono por Aferoj pri Etnaj Minoritatoj (CEMA).(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Ankaŭ ricevis ekzempleron de la revuo Bona Volo Virino (angle), John Martin, vicprezidanto de Operacioj de la organizaĵo Human Life International (HLI).(Foto: Laura Samuels) NOVJORKO, USONO — Laura Samuels (dekstre), de LBV, prezentas la revuon Bona VoloKatie Gallus, membrino de la Konstanta Misio de Germanio ĉe Unuiĝintaj Nacioj.
(Foto: Samara Caruso) NOVJORKO, USONO — S-ino Peggie Ramaphane (maldekstre), aktivulo de NRO Women Against Rape (WAR, angle), de Bocvano, en Afriko, ricevas la mesaĝon de LBV de la reprezentanto Sâmara Caruso.(Foto: Laura Samuels) NOVJORKO, USONO — Tenanta la revuon Bona Volo Virino enmane, Eliana Gonçalves (dekstre), de LBV, prezentas la mesaĝon de tiu Institucio al s-ino Sohaila Hashem, ĝenerala-direktorino de Hashem Brothers for Essential Oils & Aromatic Products, de Egipto.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La juna Amanda Vieira (dekstre), de LBV, donacas la specialan eldonaĵon de la Institucio al s-ino Elke Ferner, sekretario de la Ŝtata Parlamento, membro de la germana Parlamento (Bundestag) kaj de la Federacia Ministerio por Aferoj pri Familio, Tria Aĝo, Virino kaj Juneco.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV ĉe la konferenco Eliana Gonçalves (maldekstre) donacas la rekomendaron de tiu Institucio al s-ino Bouchra Bourara, adjunkta direktoro de la Departemento pri Esplorado kaj Elvolviĝado de la Alta Aŭtoritato por Aŭdovida Komunikado de Maroko.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La advokatino Claudia García (dekstre), vicministro pri Egaleco kaj Nediskriminacio de la Ministerio de Virino de Paragvajo, kunlaboranto de Legio de Bona Volo en tiu lando, ricevas de Sâmara Caruso la rekomendojn de la Institucio por la Konferenco de UnuiĝIntaj Nacioj hispanlingve. (Foto: Gabriela Marinho ) NOVJORKO, USONO — Ankaŭ ricevis la specialan eldonaĵon de LBV por la evento, s-ino Marcia Ramirez (maldekstre), ministrino de Familio, Adolesko kaj I, de Nikaragvo.(Foto: Amanda Vieira) NOVJORKO, USONO — S-ino Pascale Bracq (maldekstre), vicprezidanto respondeca pri Publikaj Rilatoj de la Franca Komitato de UN-Virinoj, ricevas la mesaĝon de Legio de Bona Volo dum la konferenco.(Foto: Gabriela Marinho ) NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV ĉe la konferenco, Sâmara Caruso (dekstre), prezentas informon pri la agado de la Institucio al s-ino Dóra Kecskés, politika konsiliisto de la Oficejo de la Parlamenta Ŝtata Sekretario de Hungario.(Foto: Gabriela Marinho ) NOVJORKO, USONO — S-ino Beverley Turner (maldekstre), vickunordiganto de NRO Pacific Women's Watch (PWW), de Nov-Zelando, ricevas ekzempleron de la revuo Bona Volo Virino en la angla.(Foto: Sâmara Caruso) NOVJORKO, USONO — Nova eldonaĵo de la revuo Bona Volo Virino lanĉita dum la 59-a sesio de la Komisiono pri la Situacio de Virinoj, okazanta inter la tagoj 9-a kaj 20-a de marto, en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj. La eldonaĵo prezentas la artikolon “Pekino+20 (2015)”, de la ĵurnalisto Paiva Netto, ĉefgvidanto de LBV, en kiu la aŭtoro reliefigas la rolon de virino por la konstruo de Paco.(Foto: Samara Caruso) NOVJORKO, USONO — La dua sekretario de la Konstanta Misio de Orienta Timoro, Almério Vieira, ricevas ekzempleron de la revuo Bona Volo Virino en la angla de la reprezentanto de LBV en la okazaĵo Eliana Gonçalves.(Foto: Amanda Vieira) NOVJORKO, USONO — La reprezentanto de LBV en la evento Amanda Vieira (maldekstre) donacas ekzempleron de la revuo Bona Volo Virino al la membroj de la delegacio de Kolombio. Maldekstre dekstren: Beatriz Quintero, de la Nacia Reto de Virinoj; Martha Ordóñez Vera, prezidanta konsiliisto por la aferoj pri Egaleco de Virinoj; Carolina Melo Arévalo, kunordiganto de la Ronda Tablo por la Vida y la Salud de las Mujeres; kaj María Adelaida Palacio, jura kunordiganto de la Ronda Tablo por la Vida y la Salud de las Mujeres.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Dekstre maldekstren: Eliana Gonçalves, de LBV, Irene Afonso, adjunkta ĝenerala-prokuroro de Mozambika Respubliko; Lucia Ribeiro, juĝistino de la Konstitucia Konsilio de Mozambika Respubliko; d-rino Gracinda André Mataveia, adjunkta direktoro kaj docento de la Fakultato pri Bestbredado de la Universitato Eduardo Mondlane; Amanda Vieira, de LBV; d-rino Generosa Gonçalves Cossa José, direktoro de la Centro pri Kunordigado por Aferoj pri Genro de la Universitato Eduardo Mondlane; kaj Sâmara Caruso, de LBV.(Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Eliana Gonçalves (dekstre), de LBV, donacas la rekomendaron de la Institucio en la angla al Fátima Momade, asesorino de la Ministro pri Mineralaj Rimedoj kaj Energio de Mozambiko. (Foto: Samara Caruso) NOVJORKO, USONO — La reprezentantoj de LBV ĉe la evento, Amanda Vieira (staras maldekstre) kaj Eliana Gonçalves (staras dekstre), kunparolas kun la membro de la Fondaĵo Trina, Teresa de Jesús Mendoza Rivera (maldekstre), kaj kun d-rino Martha Araceti Torres, prezidanto de tiu Fondaĵo, kiu reliefigis la enhavon de la revuo Bona Volo Virino kaj la rekomendojn de LBV por la tutmonda debato.(Foto: Mahmoud Elimane) NOVJORKO, USONO — La oficisto de la Departemento pri Statistikoj de Unuiĝintaj Nacioj, Vysaul Nyirongo, ricevas la specialan eldonaĵon de LBV por la evento el la manoj de Laura Samuels, de tiu Institucio.(Foto: Eliana Gonçalves) NOVJORKO, USONO — La ĉeestantoj aŭskultas la vortojn de la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Ban Ki-moon, dum la oficiala malfermo de la evento, kiu pridiskutas la progresojn kaj malprogresojn okazintajn sur la kampo de genra egaleco kaj diskriminacio kontraŭ virinoj kaj knabinoj ekde la jaro 1995, kiam okazis la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj, en Pekino (Ĉinio). (Foto: Eliana Gonçalves) NOVJORKO, USONO — La plenuma asistanto de la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj (ECOWAS, angle), s-ro Mahmoud Elimane Ndiaye Kane, ricevas la revuon Bona Volo Virino en la angla el la juna Amanda Vieira, de LBV.(Foto: Eliana Gonçalves) NOVJORKO, USONO — La ĝenerala vicsekretario de Unuiĝintaj Nacioj kaj plenuma direktorino de UN-Virinoj, Phumzile Mlambo-Ngcuka, parolas dum oficiala malfermo de la 59-a sesio de la Komisiono pri la Situacio de Virinoj, okazinta ĉi-lunde, la 9-a. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — Parto de la teamo, kiu reprezentas Legion de Bona Volo ĉe la 59-a sesio de la Komisiono pri la Situacio de Virinoj en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj. Dekstre maldekstren: Gabriela Marinho, Laura Samuels, Yrene Santana, Adriana Parmegiani, Sâmara Caruso kaj Amanda Vieira. NOVJORKO, USONO — LBV disponigas al la partoprenantoj de la evento specialan eldonaĵon, kies versioj estas haveblaj portugale kaj en tri oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj: angle, france kaj hispane. (Foto: Gabriela Marinho) NOVJORKO, USONO — La ambasadoro Antonio de Aguiar Patriota, konstanta reprezentanto de Brazilo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ricevas la rekomendaron de LBV de la juna Gabriela Marinho, de tiu Institucio. La ambasadoro estis enoficigita, la 20-an de marto, kiel prezidanto de la 60-a sesio pri la Situacio de Virinoj, en la jaro 2016.(Foto: Eliana Gonçalves)
Pri la pionireco de LBV en Edukado kun valoroj, s-ino Phumzile elstarigis okaze de ekskluziva intervjuo al la teamo de la revuo BONA VOLO Virino: “Mi gratulas Legion de Bona Volo pro la atentigo, kiun ĝi faras cele al plifortigo de sentebleco pri genro en la edukaj praktikoj. Kiel vi, mi firme kredas ke tiu koncepto pri genra egaleco devas esti pli reliefigitaj dum la edukado”.
Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva