Raporto de LBV por la 58a kunsido de la Komisiono pri la Situacio de Virinoj
De la 10a ĝis la 21a de marto 2014 – en Novjorko, Usono.
El la Redakcio
Marto 13, 2014 | Ĵaŭde | 21h19m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Ĉi tiu raporto prezentas al la Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri la Situacio de Virinoj (CSW, en la angla) rekomendojn kaj bonajn praktikojn de Legio de Bona Volo (LBV), brazila civila organizaĵo kun statuso de ĝenerala konsultanto ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de UN (Ekosok) ekde 1999.
LBV emfaze defendas edukadon kaj reedukadon kiel plej efikan strategion por preventi kaj alfronti ĉian perforton kontraŭ virinoj kaj knabinoj. La rakontoj pri sukceso kunhavigitaj en ĉi tiu dokumento celas kontribui al la pritraktita celaro kaj ĉefe al la agadoj difinotaj post la jaro 2015, dum debato en ĉi tiu 58a sesio de CSW.
Legio de Bona Volo estis oficiale kreita la 1an de januaro 1950 (Tago de Tutmonda Kunfratiĝo), en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, de la ĵurnalisto, radikronikisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979), kiun postsekvis kiel prezidanto de la Institucio José de Paiva Netto, ankaŭ ĵurnalisto, radiparolisto kaj verkisto. LBV havas 87 unuopajn sociedukajn centrojn en la tuta Brazilo kaj en aliaj ses landoj kun memstaraj bazoj (Argentino, Bolivio, Paragvajo, Portugalio, Urugvajo kaj Usono). En 2013, tiu Institucio havigis pli ol 11 milionojn da asistoj kaj helpoj al la loĝantaro en socia vundebleco aŭ risko (73% el tiuj celantaj virinojn), atingante per sia laboro 221.872 personojn. Krom lernejoj, Komunumaj Centroj por Sociala Asistado kaj hejmoj por maljunuloj, LBV uzas sian grandan socian komunikan reton (radio, TV, interreto kaj publikaĵoj) por antaŭenigi edukadon, kulturon kaj civitanajn valorojn.
PERFORTO KONTRAŬ VIRINO
Unua tutmonda defio, kiun LBV atentigas en ĉi tiu raporto, estas la redukto de nombro de virinaj mortoj pro ekstrema genra perforto, la tiel nomata virinmurdo. La Leĝo Maria da Penha venigis signifajn progresojn koncerne la juran protekton de virinoj en Brazilo. Nuntempe, flanke de tiu daŭra strebo celanta la plifortigon de mekanismoj por aplikado de tiu leĝo, oni diskutas ankaŭ pri la enkonduko de komplementaj strategioj. Ĉi-kuntekste LBV reliefigas du aspektojn kiuj koncernas la kazojn de seksa konflikto: la malgrandan instruitecon de multaj viktimoj kaj precipe la “kulturan konsenton” pri perforto kontraŭ la virino. Virinmurdo estas la plej kruela flanko de la problemo, per si mem konsterna, ĉar ĝi silente viktimigas virinojn kaj infanojn.
Per artikolo ample disvastigita, titolita “Posedaĵa perforto”, la direktoro-prezidanto de LBV, la ĵurnalisto José de Paiva Netto, atentigis pri tiu formo de perforto, nome, kiam virino deziras labori kaj estas malhelpata de la kunvivanto, kiu tiucele ne hezitas detrui personajn dokumentojn, havaĵojn de la paro, laborinstrumentojn, kaj eĉ forpeli la edzinon kaj la gefilojn el la hejmo, tiel subpremante ŝian volon labori. Tiutipaj kazoj abundas en la brazilaj tribunaloj. Antaŭ tia scenejo, la artikolo konkludas: “Koncernas nin ĉiujn kaj la establiĝintajn jurpovojn igi reala la helpon al la viktimoj de perforto laŭ ĝiaj diversaj aspektoj. Pli ol tio, ni alvenu pli frue, ne permesante ke ili okazu”. Tiu “alveni pli frue”, por LBV, signifas popularigi la konsciiĝon pri la problemo en la eduka kampo, en la publikaj spacoj, cele estigi la tiom bezonatan kulturan transformiĝon en la rilatoj inter genroj.
VIRINIGO DE MALRIĈECO
Okaze de prepara diskutado por la 58a CSW, la monda scenejo postulas grandan zorgon: la ekonomia, media kaj nutraĵa krizoj, plus la kresko de la socia malegaleco, reciproke sin nutras kaj metas en riskon la gravajn (sed ankoraŭ nesufiĉan) atingojn konkeritajn rilate al egaleco de genroj. Malriĉeco, senlaboreco, manko de taŭga aliro al sanigado, edukado, sano kaj nutrado unue kaj pli intense atingas la virinon.
Konsekvence, tio pli gravigas la ceterajn sociajn datumojn, ĉar ene de familio la virinoj ĝenerale respondecas pri infanoj kaj maljunuloj, pri malsanaj aŭ handikapaj personoj. En la libro Em Pauta [Sur la Tagordo] , la verkisto Paiva Netto elstaris la bazan rolon de virinoj, kiam li asertas, ke “estas tiel grava, ke eĉ kun ĉiaj malhelpoj de la maskleca kulturo, neniu organizaĵo volanta postvivi — ĉu ĝi estu religia, politika, filozofia, scienca, entreprenista aŭ familia — povas rifuzi ŝian apogon. Nu, favorata de la Dia Inspiro, virino estas la Animo de ĉio, estas la Animo de la Homaro, estas la bona radiko, la bazo de la civilizacioj. Ve al ni, la viroj, se ne estus la klerigitaj, inspiritaj kaj prilumitaj virinoj!”.
Unu el la aspektoj kiuj distingas la sperton de LBV kuŝas en la holisma, tuteca vidado de la homo kaj de ties Eterna Spirito. Tial, la Institucio proponas la kunagado de la diversaj strategioj por superado de perforto kaj de malegaleco ĉiam ĉirkaŭanta unu akson: tiun de edukado laŭlonge de la vivo.
LBV disvolvas socialasistajn programojn, kiuj protektas infanojn (ekde gravedeco), junulojn kaj plenaĝulojn, kun enfokusigo al apartaj bezonoj de la favoratoj. Ĝi ankaŭ produktas enhavojn kaj kampanjojn, por edukado kaj socia mobilizado, diskonigatajn per amaskomunikiloj.
Multaj estas la defioj en evoluantaj landoj, kiel en Latinameriko, por universaligi porinfanan edukadon kaj plivastigi lernejan horaron por infanoj kaj adoleskantoj. Tiu malfirma stato malhelpas al multaj patrinoj labori formale. Pro tio, ili vidas la familian enspezon draste reduktiĝi kaj perdas memstarecon rilate la kunvivanton aŭ ceterajn familianojn.
Ĉi-kuntekste, la programo Infano: Estonteco en la Estanteco! proponas sociedukajn atelierojn en Brazilo al infanoj kaj geknaboj, dum 4 horoj en labortagoj, kaj garantias socialan apogon al familioj. Temoj kiel civitaneco, seksa egaleco kaj infanjunulara gvidantaro estas prilaborataj kun la infanoj kaj ankaŭ kun la gepatroj aŭ respondeculoj. La profesiuloj de LBV estas preparitaj ankaŭ por identigi kaj kontribui al solvo de kazoj pri hejma kaj seksa perfortoj.
En la programoj Junulo: Estanteco en la Estonteco!, Solidara Kunvivado kaj Plena Vivo, tiuj temoj estas pli vaste pritraktataj de LBV kun adoleskantoj, plenaĝaj virinoj kaj maljunulinoj. Ĉiujare per tiu iniciato oni konsciigas milojn da vizitantoj pri la mekanismoj kiuj garantias iliajn rajtojn kaj helpas estigi fortikajn sociajn kaj komunumajn ligilojn, fundamentajn por emancipo de la virino kaj superado de malhonorigaj situacioj. Tiu apogo de la Institucio povas esti kompletigita per la programo Kapabligo kaj Produktema Inkluziviĝo, kiu preparas la favoratojn por la formala labormerkato aŭ por la entreprenemo. La agado valorigas aktivadojn por enspezado akordigebla kun la realaĵo de la helpata komunumo. La LBV de Bolivio, ekzemple, stimulis la starigon de kooperativo cele al kapabligo de virinoj por produktado de ekologiaj balailoj, kio helpas al redukto de restaĵoj de PET-boteloj ĵetitaj en la medion kaj al signifa plibonigo en mongajno de tiuj familioj.
Se la virino estrece rolas en komunumo, agante kiel peranto ĉe la publika administrantaro rilate temojn pri sanigado, loĝado kaj urba infrastrukturo, ŝi trovas kapabligon kaj spacon por interŝanĝo de spertoj en la agado de Reto Solidara Socio, de LBV. En tiu movado, direktantaroj de la publika, privata, universitata kaj civitana sektoroj rete agadas, favorigante la estigon de partnerecoj kaj la efikon ĉe publikaj politikoj.
VIRINA SANO
Koncerne sanon, la persista alta patrina mortindico aparte en la sudorienta Azio, en la subsahara Afriko kaj en kelkaj regionoj de evoluantaj landoj — same kiel de altaj indicoj de HIV/aidoso en landoj de Afriko kaj en Karibio —, metas la seksan kaj reproduktan sanojn en la centron de agadoj por antaŭenigo de vivkvalito de la virina loĝantaro laŭ monda skalo. LBV havas vastan pedagogian sperton pri familia planado kaj pri prevento de seksume transdoneblaj malsanoj. Krom la interfaka laboro en la elementa edukado, antaŭ 13 jaroj ĝi enkondukis la lernobjekton nomatan “Kunvivado” en la ĉefa instruplano. Proponante al la gejunuloj aktivadojn por esploro kaj kritika konsidero pri kondutaj temoj kaj iliaj efikoj en la socio, la Institucio helpas ilin starigi amajn interrilatojn juste, pli mature kaj sekure, laŭ perspektivo de genra egaleco.
Alia daŭra laborfronto de LBV ĉi-kampe estas la programo Civitano-Bebo, per kiu oni garantias asistadon plus socialan kaj psikologian apogojn al centoj da gravedulinoj ĉiujare. Ĝi disponigas orientadon por travivado de sana patrineco kaj por la necesaj zorgoj al la infano dum ĝia tri unuaj vivjaroj, pere de aparta atento al valorigo pri la virineco de la partoprenantinoj.
La celpubliko konsistas el gravedulinoj kaj virinoj kun filoj en la unua infaneco, kiuj alfrontas financajn malfacilaĵojn, nestabilecon en la familia kaj geedza rilatoj kaj psikologian traŭmon. Tiaj situacioj, pli gravigitaj pro manko de familia planado kaj pro sociaj kaj familiaj premoj, ĉefe el iliaj kunvivantoj, kaŭzas grandan emocian konflikton kaj povas konduki al senpripensaj agoj kun fizikaj kaj psikologiaj konsekvencoj, kiuj akompanos la virinon dum la tuta vivo.
Cele garantii la rajton al plena travivado de patrineco, la Institucio rekomendas ke spertoj kiaj tiu de la programo Civitano-Bebo, kun sociala kaj psikologia apogoj al la gravedulino (kunligita kun la kuracista akompano dum la antaŭnaska zorgado), estu multobligitaj kaj/aŭ influu la kreadon de publikaj politikoj kapablaj helpi pli kaj pli da virinoj en riska situacio. Ĉiam kiam eble kun la apogo de la privata iniciato kaj de la Tria Sektoro.
Legio de Bona Volo rekonas ankaŭ la strebojn entreprenatajn en Brazilo por garantii la rajton al la libervola agnosko de patreco por ĉiuj enlandaj infanoj. Entute, “la Ŝtato kaj la socio devas kune venigi solvojn por ke la familioj vivtenu kaj digne eduku siajn filojn”, kiel diradis, ekde la 1980aj jaroj, la direktoro-prezidanto de LBV.
EDUKADO KUN ETERNAJ VALOROJ
La eduka modelo de LBV estas sistemigita kaj multobligita en aliaj klerigaj spacoj, publikaj kaj privataj, kaj ĝuas agnoskon ĉe la fakularo. La Institucio restas je la dispono por kunhavigi sian pedagogion kaj labor-metodologion kun sociaj kaj edukaj organizaĵoj en aliaj landoj, kiuj interesiĝos ilin adapti al sia loka realaĵo.
Same kiel okazas en la formala instruado, laŭseria, kiu ĉiujare atendas ke la lernanto laŭgrade akiru sciojn kaj lertecoj, LBV starigas jarajn pedagogiajn celojn por disvolvo de valoroj pri civitaneco, kun apartaj strategioj kaj mekanismoj de taksado. Surbaze de tio, la lernobjekto “Ekumena Kulturo” ĉiun trian monaton profunde disvolvas temojn, kiuj produktas sociajn kaj kulturajn enhavojn, kiuj komunikiĝas kun aliaj lernobjektoj.
Kiel ekzemplo de tiu praktiko, unu el la prilaboritaj temoj estis Karitato — kies signifon oni konsideris plej amplekse, kiel sinonimon de Frata Amo. La 5an de septembro 2013, unuafoje la mondo festis la Internacian Tagon de Karitato, jaran celebradon starigitan de UN. Tiu agnosko montras signifan paŝon cele al la humanigo de publikaj politikoj konsiderantaj la emocian kaj spiritan dimensiojn de la homo.
LBV, kiu estas membro de la Departemento pri Publika Informado de UN de pli ol 20 jaroj kaj en 2014 15-jariĝas kiel ĝenerala konsultanto de Ekosok, manifestas sian kontenton povi kontribui al tiu transformo. Ekde la komenco, la Institucio ĉiam strebis prezenti en la debatoj de Unuiĝintaj Nacioj sian perspektivon pri la rolo de Solidareco, de Altruismo, de la Frata Amo kaj de Ekumena Spiritualeco ĉe la prezentado de tutmondaj demandoj. Ĝi konsideras do tiujn kaj aliajn valorojn esencaj por starigo de pli justa socio, en kiu oni forigu ĉian diskriminacion pri sekso, etno, seksa orientiĝo, religio, socia kondiĉo ktp.
Pri la signifo de Karitato, asertis la direktoro-prezidanto de LBV, per dokumento sendita al UN en 2007, okaze de la Pintkunsido de Ekosok, en Ĝenevo: “Karito, laŭ plej profunda rigardo, devus esti unu el ĉefaj reguloj de Politiko, ĉar ĝi ne limiĝas al la simpla, laŭdinda ago doni panon. Ĝi estas ia sento, kiu — lumigante la Animon de reganto, de parlamentano kaj de juĝisto — kondukos la Popolon al reĝimo, en kiu Solidareco estas la fundamento de Ekonomiko, se oni komprenas ĝin plej vastasence. Tio postulas restrukturigon de Kulturo, per Ekumena Spiritualeco kaj per la Pedagogio de Amo, kiel akademia lernobjekto”.