Prevento kontraŭ memmortigo: lukti por la vivo estas ĉiam plibone

Urĝas kontraŭbatali memmortigon, kaŭzo de unu miliono da mortoj ĉiujare en la mondo.

Leila Marco

Aprilo 24, 2015 | Vendrede | 14h37m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

La taksita nombro de unu miliono da memmortigoj ĉiujare estas tre maltrankviliga, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). En Brazilo averaĝe okazas 24 memmortigoj ĉiutage. Tiu cifero egalvaloras je 9 mil mortoj ĉiujare kaj ĝi estas konsiderata alta, ĉar aidoso, ekzemple, respondas al iom pli da 10 mil mortoj. Laŭ la raporto "Mapo de Perforto 2011", ellaborita de la Instituto Sagari kaj de la Ministrejo pri Justico, la kvanto da memmortigoj inter gejunuloj estas pli granda ol tiu inter plenaĝuloj en Brazilo, malkiel okazas en plej multaj landoj. Inter la jaroj 1998-2008, tiuj nombroj kreskis je 17%.

+ Legu la artikolon de la verkisto Paiva Netto: "Prevento kontraŭ memmortigo"

Por montri la gravecon de tiu problemo en la mondo, laŭ komparo kun lokaj datumoj, la menskuracisto José Manoel Bertolote, profesoro-doktoro de la Departemento pri Neŭrologio, Psikologio kaj Psikiatrio de la Ŝtata Universitato de San-Paŭlo Júlio de Mesquita Filho (Unesp) kaj konsultisto de MOS por la temo, freŝdate prezentis kelkajn klarigajn datumojn. "Nuntempe Botucatu havas 130 mil loĝantojn. En la mondo, ĉirkaŭ sep urboj kiel Botucatu ĉiujare mortas pro memmortigo", li komparis. Substrekindas, ke oni ne konsideris en tiu taksado datumojn rilatantajn al provoj venigi finon al la propra vivo, kies ciferoj, en Usono ekzemple, fariĝas 40-oble pli grandaj ol tiuj de efektivigitaj memmortigoj.

Bazita ankaŭ sur studoj de MOS, la fakulo atentigas pri maltrankviliga konstato, nome, ke gejunuloj pli kaj pli emas adopti kondutojn mortoriskajn. Nuntempe tio jam fariĝas la tria morto-kaŭzo ĉe individuoj ekonomie aktivaj aĝantaj inter 15 kaj 44 jarojn, same kiel la dua ĉefa kaŭzo respondeca pri mortoj de gejunuloj inter 15- kaj 19-jaraj. Alia homgrupo kiu bezonas zorgon estas tiu de maljunuloj, kies kresko de mortokvanto rilatiĝas al forlasiteco kaj izoliteco en kiu vivas multaj el tiuj personoj, foje malvigliĝintaj pro gravaj aŭ degeneraj malsanoj.


Laŭ lia opinio, iu ajn malsano duobliĝinta post 20 aŭ 30 jaroj postulus de la aŭtoritatuloj drastan decidon. "Kaj tio ne okazas en Brazilo. Kelkaj studoj montras ke, se ni konsideru la gejunulojn inter 15- kaj 25-jaraj, [ni rimarkas ke] la kresko de memmortigo en la lastaj 20 jaroj estas eĉ pli granda. Temas pri terura kresko de memmortigoj inter junaj viroj", li komentis.

Aŭtoro de la ĵus lanĉita Memmortigo kaj ĝia prevento, libro kun informoj kaj strategioj por preventi la problemon, d-ro Bertolote citas studojn en pluraj landoj, kiuj indikas la plej ordinarajn risko-faktorojn. Tiel, krom alkoholaĵo kaj drogoj, "malantaŭ 90% de la memmortigoj en la okcidenta mondo sin kaŝas iu mensa malsano (ĉefe deprimo kaj skizofrenio)".

Antaŭ la faktoroj indikantaj riskon, necesas ke oni restu atenta cele havigi solidaran apogon. "Jen kion ni devas fari, proksimiĝi al tiu kiu montras signon ke li ne fartas bone. Povas esti ĝene demandi 'Ho, kiel vi fartas?' kaj neniu volas efektive scii, ĉar tio estas nur ĝentilaĵo. Foje la persono diras: 'Ha, mi bonege fartas', sed interne la bonfartulo putriĝas... Male, se vi proksimiĝas kaj diras: 'Sincere, mi vidas ke vi ne fartas bone. Ĉu mi povas fari ion? Ĉu mi povas helpi?'. Tiam eble vi bezonos haltigi vian aktivadon, akompani tiun personon al iu loko, sed vi povos savi unu vivon."

SUFERO
Informado estas fundamenta en la tasko preventi kazojn de memmortigo, laŭ la opinio de doktorino pri psikologio, Blanca Susana Guevara Werlang, ĉefprofesoro de la Fakultato pri Psikologio de la Pontifika Katolika Universitato de Suda Riogrando (PUC-RS) kaj kunordiganto de la Grupo pri Prevento kaj Interveno en Perforta Konduto ĉe PUC, Brazilo. "La homoj ne havas informojn pri memmortigo, disvastiĝas multaj tabuoj ĉirkaŭ la temo. Ekzemple, se la profesiulo en la lernejo havus pli da kono pri la risko-faktoroj, kiuj estas la protektantaj faktoroj, kiaj kondutoj povas montri tion, ankaŭ li povus helpi, paroli al la familio, konduki la kazon al iu psikologiisto, menskuracisto aŭ al alia aparta fako de la publika sansistemo", ŝi diris.

D-rino Blanca Werlang atentigas pri tio ke studi la memmortigan konduton estas ankaŭ diskuti pri la afero koncernanta al suferado. "Tiuj individuoj multe suferas. Foje, eĉ povas okazi ke oni ne pensas pri morto, sed, jes ja, venigi finon al tiu neeltenebla doloro." Laŭ la spertulino, misfunkcioj ekestas en la psiko-disvolviĝo de la koncernulo: "La persono komencas akumuli mensajn streĉojn kaj suferojn. Se oni malmulte komunikiĝas kun aliuloj, se havas familiajn problemojn, se ne estas ligita al iu spirita referencilo — kia ajn ĝi estu —, se havas malmultajn amikojn, tiam oni venas al suferiga situacio".

Konsiderata psikosocia perturbo de multoblaj kaŭzoj, memmortigo estas kompleksa fenomeno. "Oni ne sin mortigas, nur pro tio ke oni sentas depriman perturbon. Enestas faktoroj sociaj, ekonomiaj, familiaj, spiritaj. Estas la kombino de ĉiuj elementoj, kio efektive igas la perturbulon psike malorganiziĝi kaj estigi neelteneblan suferon."

La psikologiistino montras saman maltrankvilon pri la altaj proporcioj de tia okazaĵo ĉe la pli juna homgrupo. Tiurilate, d-rino Blanca komprenas kiel grava faktoro la mankon de referencoj. "La sento estas ke la familio transdonas la respondecon al la lernejo, la lernejo al la familio, ankaŭ la socio ne prenas sur sin; la figuroj de reprezentanteco estas tre konfuzitaj. (...) Nuntempe, la valoroj pri frateco, la spiritaj valoroj, la ago ne vundi aliulon, prunti kaj dividi aferojn kun la proksimulo estas forgesitaj. Religieco estas protekta faktoro, same kiel teni bonajn familiajn rilatojn", ŝi klarigis.

FORTA IMPRESO SUR FAMILIO KAJ AMIKOJ
La morto de iu, kiu decidis forlasi la vivon, kutime fariĝas malfacile superebla por la familio kaj amikoj. La ĵurnalistino Paula Fontenelle travivis hejme tiun realaĵon: la memmortigon de la patro, en 2005. Serĉe de respondoj, ŝi dediĉis tri jarojn por esplori la temon, dum kiam ŝi analizis diversajn kazojn kaj intervjuis psikologojn kaj aliajn fakulojn. La rezulto de tiu laboro estas la libro Memmortigo, la estonteco rompita — Gvidilo por pluvivantoj.

En la verko, la aŭtorino pruvas la gravecon atenti la personojn pli proksimajn al la plenumanto de la malesperiga ago, same kiel la neceson rompi la silenton kiu envolvas ilin. "En la literaturo pri tiu lernofako, oni nomas pluvivanto tiun kiu perdis iun por memmortigo, ĉar tiu devos kunvivi kun tio dum la cetero de la vivo kaj postvivi post la doloro de tiu perdo, kiu doloras aliaspekte... Ĉar, kiam ni perdas iun pro akcidento, malsano, pro naturaj kaŭzoj, ni parolas al ĉiuj, kaj ĉiuj demandas kiel okazis. Tio estas parto de la funebro, kaj ni parolas pri tio. Sed, kiam temas pri memmortigo, neniu demandas, neniu volas aŭdi. (...) Mi memoras ke nia familio travivis tion."

La ĵurnalistino kredas ankaŭ ke, iamaniere, la agreso de tiu ago resonas sur tiuj plej proksimaj. "Kiam la persono mortas, estas nature ke oni ege surpriziĝas, ĉar oni ne kredas ke li faris tion; poste, oni eksentas sin kulpita: 'Kiel mi ne perceptis tion?'. La sento de propra kulpo estas normala kaj ankaŭ kolero... 'Kial li faris tion al mi? Li estis senrespondeca. Kiel li povis fari tion al la propra filo?'."

Kiel averton, la libro indikas la ĉefajn signojn de la memmortiga konduto cele helpi al ĝia kontraŭstaro. "Fido tre gravas, ĝi estas unu el la decidaj faktoroj kiuj subtenas kelkajn personojn. Fido je Dio, je iu Supera Estaĵo, sendepende de la religio, kiun oni sekvas, tre similas al apogo de iu etendanta la manon. Fido estas kredi je la estonteco, kredi ke tiaĵo [doloro, sufero...] ĉiam pasos."

Por la kazo de amata persono, kiu montras tiajn signojn, ŝi rekomendas ke unue oni estigu kanalon de komunikado, havigante al li atenton; poste, oni strebu kompreni, faciligu la malpezigon de la koro. "Alia afero tre grava, kiun ankaŭ la kuracistoj diras, estas provi starigi ian konsenton kun la persono: 'Bonvolu doni al mi unu monaton por ke ni vidu ĉu vi sentos vin pli bone aŭ ne. Nur tion mi petas de vi'. Mi faris tion al amikino mia... mi venigis ŝin al menskuracisto, kaj ŝi plu vivas ĝis hodiaŭ."

LA POVO DE PREĜO
Por la suferantoj, la religieca sento estas valora aliancano dum la revigliĝo de memestimo kaj deziro vivi. Krom la praktiko de preĝo kaj de meditado, laŭpruve kapabla helpi al korpa kaj anima ekvilibro, la fakto ke iu persono apartenas al iu religia komunumo signifas per si mem socia apogo tre favora en tiuj momentoj de intensa sufero.

La prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Paiva Netto, kutime diras ke en tiuj malfacilaj momentoj, kiam ŝajne ne estas elirvojo por certaj demandoj, li ekpreĝas kaj per tio li akiras forton por venki la barojn. En sia artikolo "Ankaŭ ateistoj povas preĝi", li atentigas: “Preĝo ne estas rifuĝejo de senkuraĝuloj kaj de maldiligentuloj. Ĝi nin suprenlevas, laboro nin realigas. La Papo preĝas, Dalai-lamao meditas, Chico Xavier preĝis, rabenoj kantas siajn petegojn, la evangelianoj kantas siajn laŭdojn al Dio, islamanoj recitas la Noblan Koranon... Kio estas Preĝo, se ne Amo disponebla por grandaj agoj? Kiam ateisma frato faras ion, kio helpas la kolektivon, tiam li preĝas. Preĝado ne estas simple figura ago. Ĝi estas plej forta ilo, kiun posedas la homa esenco, la Dia Kapitalo. Kiel asertis la katolika germana monaĥo Tomaso el Kempis (1380-1471), en sia Imitado de Kristo, ‘sublima estas la arto interparoli kun Dio’.”

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva